Novaj rakontoj de Teo
Refreŝiga nektaro
La tea etiketo de Konfuceanismo en arta programo pri ĉina te-kulturo, prezentita de studentoj de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato en 2008.
Fotita de Zhong Zelei
Post la Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.), evoluis la Tri Regnoj ( 220 - 280) – Wei (220 – 265), Shu Han (221 – 263) kaj Wu (222 – 280), la Jin-Dinastio (266 – 420) – la Okcidenta Jin-Dinastio (266 – 316) kaj la Orienta Jin-Dinastio (317– 420), kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420 – 589), dum tiu ĉi periodo la ĉina nacio refoje unuiĝis kaj te-trinkado disvastiĝis de la regiono Bashu en la supra baseno de la Yangzi-rivero al la meza kaj malsupra basenoj de la Yangzi-rivero, kaj ekpopularis la moro trinki teon en la sudo. Ankaŭ en tiu ĉi periodo ekformiĝis la te-kulturo rilata al Konfuceanismo, Budaismo kaj Taŭismo.
En la periodo te-folioj servis samtempe kiel materialoj por trinkado kaj manĝado. Furoris la maniero kaĉigi te-foliojn, miksante ilin kun spicoj. Guangya, la ĉina unua enciklopedia vortaro, verkita de Zhang Yi, notas, ke en la regionoj Jing kaj Ba (en la nuna Sichuan-provinco kaj Hubei-provinco) oni metis dispecigitajn te-foliojn en porcelanan ujon, verŝis varman supon sur ilin kaj kaĉigis ilin, aldonante tubajlon kaj zingibron. Kaj tiu ĉi kaĉo ekhavis nomon Teo Mao, kio signifas te-kaĉon.
Pri te-kaĉo estas alia rakonto. En la Okcidenta Jin-Dinastio (266 – 316) registara oficisto kaj literaturisto, nomata Fu Xian, diris: „Mi aŭdis, ke en la suda bazaro iu maljunulino el Sichuan vendis te-kaĉon, oni rompis ŝiajn ilojn kaj malpermesis al ŝi vendi te-kaĉon. Kial oni embarasis ŝin kaj malpermesis la vendon de te-kaĉo?" Tio montras, ke tiam te-kaĉo estis ŝatata kaj furoranta.
La tea etiketo de Budhismo en arta programo pri ĉina te-kulturo, prezentita de studentoj de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato en 2008. |
Fotita de Zhong Zelei
Fine de la Okcidenta Han-dinastio, Budhismo dissemiĝis en Ĉinion, rapide al ĝi ekrilatis teo. Necesis trinkaĵo, kiu kaj akordus kun budhisma admono, kaj refreŝigus korpon kaj animon de bonzoj dum kontemplado por praktiki zenon. Trinki teon utilas al maldormo dum tuta nokto, al digesto kaj al subpremo de seksa deziro. Tial teo fariĝis la trinkaĵo kun spirita utilo.
Laŭdire, en la Orienta Han-dinastio iuj laikaj budhanoj loĝis ekster hejmo, ili trinkis teon kaj praktikis budhismon, kaj tiuj lokoj fariĝis la embrioj de te-trinkejo. En la Orienta Jin-dinastio persono nomata Shan Daokai loĝis en Dunhuang kaj trinkis Chasu. Oni diris, ke Chasu estas trinkaĵo farita el te-folioj, fruktosuko kaj spicoj. Krome laŭ dokumento iu bonzo, nomata Huai Xin, havis infanservisteton, kiu aparte preparis teon.
Pri la rilatoj inter teo kaj budhismo oni ofte menciis la rakonton de la fondinto de Zenismo, la barata monaĥo Bodidarmo en la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420 – 589). Laŭdire, li kontempladis kun te-folioj en sia buŝo por eviti dormon. Legendo diras ankaŭ, ke preĝante kaj abstinante, li tage kaj nokte kontempladis Dion. Fine li, laca, endormiĝis. Indigne li komprenis, ke li rompis sian ĵuron. Por ne fali en dormon denove, li fortranĉis siajn palpebrojn kaj forĵetis teren. Sur la tero, kien la palpebroj estis ĵetitaj, ekkreskis du tearboj. Kun te-folioj en buŝo finfine Bodidarmo sukcesis en zenismo.
„Ne faru malbonaĵojn, faru bonaĵojn, unue sin ekzercu kaj fariĝu bona, kio estas la celo de budhismo". Tiu ĉi celo kongruas kun celoj de tetrinkado, pro tio budhismo kaj teo havas la saman „guston", la saman spiriton.
La tea etiketo de Taŭismo en arta programo pri ĉina te-kulturo, prezentita de studentoj de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato en 2008.
Fotita de Zhong Zelei
Taŭismo kaj teo perfekte rilatas inter si. La saniga efiko de teo tute kongruas kun la penso de Taŭismo: forĵeti tion, kio estas malnova, kaj ensorbi tion, kio estas nova, kaj konservi siajn vitalajn fortojn per evito de konflikto kun la neŝanĝeblaj leĝoj de la naturo. Tial taŭistoj rigardas teon kiel panaceon.
La ĉina malnova mita novelaro Shenyiji rakontas, ke s-ro Yu Hong loĝis en la Zhejiang-provinco. Iutage en monto li plukis te-foliojn, renkontiĝis kun blankharara taŭisto. La taŭisto, trenante tri nigrajn bovojn, kondukis Yu Hong al la monto Akvofalo kaj diris: „Mi estas Danqiuzi. Mi aŭdis, ke vi lertas en preparo de teo. Mi esperas havi la ŝancon gustumi vian teon. En la monto ekzistas te-arboj, kaj vi povas pluki te-foliojn kaj produkti teon. Mi esperas, ke vi donacos la teon al mi". Laŭ la gvido, Yu Hong kaj liaj familianoj fine trovis la te-arbojn kaj produktis bonkvalitan teon. Por danki la taŭiston Danqiuzi, tie Yu konstruis te-templon kaj nomis la teon Danqiu-teo.
La Klasikaĵo pri Teo rakontas pri maljunulino en Guangling. En la periodo de la unua imperiestro de la Orienta Jin-dinastio Yuandi ĉiumatene iu maljunulino prenis kruĉon da teo kaj surstrate vendis ĝin, kaj homoj konkure aĉetis la trinkaĵon ene, nomatan Yuhua-teo. Estis strange, ke de mateno ĝis vespero la teo en la kruĉo estis neelĉerpebla. La maljunulino donis la gajnitan monon al malriĉuloj, tial malriĉuloj tre dankis ŝin. Aŭdinte tion, la registaraj oficistoj malliberigis ŝin. Matene la duan tagon poste, ŝi malaperis.
La ĉina unua mita novelaro Soushenji notas tian rakonton. S-ro Xiahou Kai mortis pro malsano, sed oni vidis, ke li sidas en lito, portas ĉapelon kaj sensubŝtofan veston, kaj postulas teon de homoj. Popularas tia folkoloro kiel paro: en la sezono de te-produktado ĉiunokte fantomoj venis kaj aĉetis teon per inferaj valutoj. Por distingi fantomon vendisto senhalte frapis gongojn, ĉar antaŭ fantomo gongoj silentis kaj tial malaperis fantomo.
Nun mi rakontas al vi pri imperiestraj familioj kaj teo en la ĉina antikveco.
Laŭ La Historia Kroniko, verkita de Sima Qian de la Han-dinastio, reganto de la regno Wu, unu el la Tri Regnoj, Sun Hao estis drinkema despoto. En ĉiu lia bankedo oni devis drinki almenaŭ seplitran alkoholaĵon, kaj montri, ke nenio restis en taso. Se iu rifuzus drinki, li estu mortigata. Sed Sun Hao kaŝe donis teon anstataŭ alkoholaĵo al sia dorlotata oficisto Wei Yao, kiu estis honesta klerulo-oficisto kaj ne lertis en drinkado.
Tio atestas, ke tiam la moro trinki teon jam furoris en la palaco de la regno Wu en la suda land-parto.
La verkaĵo Songlu registris la historion de la Sudaj Dinastioj. En la libro estas du interesaj rakontoj.
La unua: en la Jin-dinastio kronprinco Minhuai emis ludadon, eĉ funkciigis butikon en sia ĝardeno kaj vendis te-foliojn kaj aliajn varojn.
Lia servisto la ŝtata oficisto Jiang Tong prezentis oficialan dokumenton kaj admonis: „Nun vi vendas en ĝardeno vinagron, farunon, legomojn kaj te-foliojn, kio estas vere nedeca!"
La alia: la fratoj Ziluan kaj Zishang estis filoj de imperiestro kaj manĝis frandaĵojn de la mondo, trinkinte teon, prezentitan de fama bonzo Tanji, ili laŭdis: „La trinkaĵo, kiun ni gustumis, estas ne teo, sed dolĉa roso el la ĉielo".
Tiuj du rakontoj montras al ni, ke tiam trinki teon jam estis ĝenerala kutimo en imperiestraj familioj kaj la gusto de teo estis bona.
Jen kelkaj interesaj rakontoj pri kleruloj kaj teo.
La romano Nombro da Rakontoj de la Mondo registris parolojn kaj rakontojn de famuloj en la fino de la Wei-dinastio ĝis la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. En ĝi estas tiu ĉi rakonto: En la Jin-dinastio ŝtata oficisto Wang Meng ŝatis trinki teon, li ne nur ĉiutage trinkis teon multfoje, sed ankaŭ gastigis aliajn per teo. Tiam ne ĉiu homo kutimis trinki teon, tial antaŭ ol viziti Wang Meng, oni ofte mokis: „hodiaŭ mi suferos katastrofon de teo".
La Registroj pri temploj en Luoyang, verkita de Yang Xuanzhi en la Norda dinastio, havas tiun ĉi noton: Wang Su el la Suda dinastio, kapitulacis al Norda Wei, la regno en la nordo de la Nordaj Dinastioj, kaj venis al la nordo. Komence li ne kutimis manĝi ŝafaĵon kaj trinki lakton, li ofte manĝis fiŝ-supon kaj trinkis teon. Lokanoj en Luoyang, la ĉefurbo de la regno Norda Wei, nomis Wang Su „ne plenigebla ujo". Kelkajn jarojn poste, la imperiestro Xiaowei demandis lin en bankedo: „Kion vi opinias pri ŝafaĵo kaj fiŝ-supo?" Wang Su respondis: „Fiŝ-supo ne povas esti komparebla kun ŝafaĵo, tamen ĉiu havas propran bonan guston. Pro maldelikata kuiro te-trinkaĵo nur povas servi kiel sklavo de lakto". Tial teo havas malbonan kromnomon: sklavo Teo. Tamen homoj en la nordo akceptis teon poste.
En la historio ekzistas aparta prozo Odo pri Teo, verkita de Du Yu en la Okcidenta Jin-dinastio. Ĝi estas la monde unua literaturaĵo pri teo. Per bela teksto Odo pri Teo laŭdas teon.
La prozo Odo pri Teo priskribas la tutan procezon: de kreskado de te-arbo ĝis trinkado de teo, inkluzive de la medio, stato kaj kondiĉo de te-arba kreskado, plukado de te-folioj en aŭtuno, elekto de akvo, uzo de te-ujoj kaj te-iloj kaj la aspekto de te-trinkaĵo.
Odo pri Teo estas la unua libro, kiu priskribas skalon de te-ĝardeno kaj laboradon de kamparanoj en plukado, la unua, kiu mencias la rilatojn inter instrumentoj kaj trinkaĵo kaj la trajton de la aspekto de trinkaĵo, tial ĝi havas gravan lokon en la historio de ĉina te-kulturo.
Resume, teo vekis kreemon de literaturistoj kaj prozistoj, helpis al taŭistoj sin ekzerci kaj kvietigis bonzojn en kontemplado. En tiu ĉi historia periodo la rilatoj inter teo kaj homo estis plej profundaj kaj misteraj.