china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rekompenco de ĉampionoj en helenaj olimpikoj
(GMT+08:00) 2007-12-27 14:55:38

Karaj aŭskultantoj, en helenaj olimpikoj, la sola celo de sportistoj estis gajni la ĉampionecon. Reveninte al hejmloko, gajnintoj estis akceptataj kiel herooj. Ĝuste pro tiu spirita rekompenco sportistoj energie klopodis por la ĉampioneco, eĉ dediĉante la vivon.

Ĉampionoj de diversaj konkursoj en helenaj olimpikoj estis ekstreme kultataj kaj respektataj de la popolo. Oni honoris ne nur la ĉampionojn, sed ankaŭ iliajn gepatrojn kaj urbo-ŝtatojn, en kiuj ili loĝis. En la okuloj de helenoj, tiuj, kiuj gajnis olimpikan ĉampionecon, estas bravuloj, plej ŝatataj de Zeŭso, kaj ankaŭ eminentaj civitanoj de la tuta lando. Ĝuste pro tio ĉiuj sportistoj partoprenantaj en olimpikoj havis la saman celon, ĉampioniĝi. En la helena lingvo estas vorto, kiu signifas sporton, konkurson kaj batalon, tial helenoj kuraĝe luktis en konkurso same kiel en batalo.

En helenaj olimpikoj oni distingis nur la ĉampionon. Post konkurso oni tute ne interesiĝis pri venkitoj. Por gajni la laŭran kronon, iuj sportistoj eĉ dediĉis la vivon. En la Atenaj Olimpikoj de 2004, oni vidis, ke ĉiuj laŭreatoj ricevis kronon, plektitan el olivbranĉoj, same kiel ĉampionoj en helenaj olimpikoj.

En helenaj olimpikoj, la kronoj estis tre zorge plektitaj de 12-jaraj knaboj kun purhelena sango. Unue ili per ora tranĉilo dehakis branĉojn de olivarboj malantaŭ la templo de Zeŭso, poste ili plektis kronojn el la branĉoj, kaj portis ilin al palaco de la templo de Zeŭso. Ceremonio de kronado estis tre solena. Heroldoj kondukis la laŭreatojn al la statuo de Zeŭso. Antaŭ la statuo ili akceptis benon de prezidistoj, kaj poste altrangaj klerikoj metis kronon sur ilian kapon. En la ceremonio heroldo anoncis nomojn de la laŭreatoj, iliaj gepatroj kaj ankaŭ tiujn de la urbo-ŝtatoj, en kiuj loĝis la laŭreatoj. Ĉeestantoj laŭte aplaŭdis, ĝoje kriis, kaj ĵetis al la laŭreatoj florojn aŭ rubandojn. Tiu ĉi momento estis la plej feliĉiga, emocia kaj neforgesebla por ili en la tuta vivo.

Post konkursoj, sub la gvido de juĝistoj kaj kun akompano de flutoj la laŭreatoj paradis en Olimpio. Survoje ili dediĉis oferaĵojn al diversaj dioj en sanktejoj. Poste oni pretigis solenan festenon por ili.

Reveninte al la hejmloko, la laŭreatoj ricevis pli fervoran akcepton. Iuj urbo-ŝtatoj speciale traboris urbmuron, kaj starigis triumfan arkon por bonvenigi ilin. Oni sendis gardantaron, konsistantan el centoj da ĉaroj por eskorti ilin al urbo. Loĝantoj rajdantaj sur ĉevaloj kun festaj ornamaĵoj varme bonvenigis ilin.

En la frua perido diversaj urbo-ŝtatoj atentis nur spiritan rekompencon. Registaroj donis al la ĉampionoj absolute altan honoron. Oni verkis iliajn statuojn por kultado, kaj invitis ilin prezidi ritojn. Sed sekve de la altiĝo de ilia pozicio en la socio, oni ŝanĝis la rekompencon, iom post iom de la spirita al materiala. La laŭreatoj estis vivtenataj de urbo-ŝtatoj, kaj povis trovi sian lokon en festaj solenoj kaj teatroj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia programereto. Dankon pro via aŭskulto!

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040