china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scioj pri olimpiko—bokso
(GMT+08:00) 2007-12-27 14:54:25

Disvolviĝo de moderna sporto spegulas la homaran kompleksion kaj rivelas civilizacian nivelon. Sed konkursoj de iuj sportbranĉoj en la antikva olimpiko estis tre kruelaj pro sangavida lukto. Por ĉasi honoron iuj sportistoj eĉ oferis la vivon. Bokso en la antikva olimpiko estis ĝuste tia konkurso.

Bokso estis tre populara sporto en la antikva olimpiko. Multaj helenaj legendoj ofte mencias tiun ĉi sporton. Tiam eminentaj boksistoj estis adorataj kiel senmortuloj. El tio oni povas trovi, ke tiu ĉi sporto okupis gravan lokon en la helena socio. En la 688-a jaro antaŭ Kristo la 23-a antikva olimpiko prenis bokson kiel oficialan konkurson.

Nuntempe boksistoj ludas kun gantoj, same ankaŭ tiuj en la antika olimpiko. Komence boksistoj sin ŝirmis per molaj led-gantoj. Ili volvis du longajn led-rubandojn, moligitajn en oleo, ĉirkaŭ la fingroj kaj brakoj por ŝirmi la fingrojn de vundo kaj fortigi baton. En la 5-a jarcento antaŭ Kristo boksistoj ekuzis malmolajn gantojn. Oni volvis krudajn led-rubandojn ĉirkaŭ la brakoj, tiel la bato estis pli forta. Evoluinte gantoj iom ŝanĝiĝis, en la 2-a jarcento antaŭ Kristo, la romania periodo, oni inkrustis la surfacojn de led-rubandoj per plumbaj globetoj, iam eĉ per feraj najloj, tiel multe fortiĝis la bato. Boksistoj kun tiaj gantoj ofte vundis rivalojn ĝis sangi. Tiam en boksmatĉo spektantoj ofte aŭdis animskuan krion kaj doloran ĝemon. En la romania periodo iuj sportbranĉoj de la antikva olimpiko havis grandan ŝanĝiĝon, kiu multe kontentigis romaniajn regantojn ĝui sangavidan lukton.

Reguloj de helena bokskonkurso estas diferencaj de la modernaj. Tiamaj matĉoj havis nek specialan terenon nek tempan limon nek distingon de kategorioj. Same kiel en luktludo de la antikva olimpiko boksistoj elektis sian rivalon per lotumado.

Boksmatĉo sen divido de partioj ofte daŭris en longa tempo, se la du boksistoj ne volis ĉesi, la matĉo daŭris ĝis unu falis kaj svenis pro bato aŭ konfesis malvenkon levante la dekstran manon. Tiam la venkito estis portita el la tereno, dum gajninto de la matĉo refoje elektis la sekvan rivalon per lotumado, kaj tiel daŭris la konkurso ĝis restis unu sportisto, la ĉampiono.

Bokskonkurso en la antikva olimpiko estis notita kiel tre kruela kaj danĝera sporto. Dum matĉo dentoj de iuj boksistoj estis faligitaj pro forta bato, tamen por kaŝi la vundon ili glutis la dentojn. Boksistoj ofte severe vundiĝis, iuj eĉ perdis la vivon.

Bokskonkurso de la antikva olimpiko kaj tiu de Romanio havis malsaman celon. Helenoj disvolvis bokson por kulturi kuraĝajn militistojn kaj samtempe meti sur tiun ĉi sporton la deziron venki rivalojn per kuraĝeco kaj spriteco, dum romaniaj regantoj rigardis tiun ĉi sporton kiel ludon, kiu kontentigis ilian deziron pri sangavida lukto.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040