china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Scioj pri olimpiko—Pentatlono
(GMT+08:00) 2007-12-27 14:53:45

En antikva olimpiko okazis speciala konkurso konsistanta el 5 sportaj ludoj. Ĝi estas pentatlono, kiu inkluzivas konkursojn de longosalto, diskoĵeto, lancoĵeto, vetkuro kaj luktludo. Tiuj ĉi konkursoj ŝajnas konataj de ni, tamen fakte multe diferencaj kun la nunaj. Ekzemple longosalto, la konkurso iris en akompano de fluto, kaj la du piedoj de sportisto devis paralele fali sur grundon, alie la salto estis vana. La fluta akompano celis stimuligi sportistojn, faciligi ilian ritmon, kaj samtempe kalkuli la atingon. Kiam la fluto eksonis, sportistoj komencis provsalti, kaj kun ĉeso de la fluto finiĝis la provsalto. Krome, en longosalta konkurso de antikva olimpiko, sportistoj saltis kun du halteroj ŝtonaj aŭ metalaj kaj pezaj je 1,5 ĝis 4,5 kilogramoj en la manoj. Helenoj opiniis, ke halteroj povas precize regi la gradon de svingo de la du brakoj, plifortigi la startkuron, kaj ekvilibrigi la korpon por ke la du piedoj firme falu sur la grundon. Nuntempe multaj specialistoj faris la provojn pri longosalto kun du halteroj en la manoj. La provoj atestas, ke la halteroj ne helpas sportistojn por salti pli longe nek povas ekvilibrigi la korpon. Verŝajne tio estis halucino de helenoj.

Diskoĵeto, bone konata sportludo, iagrade estis heredita el la antikva olimpiko. Diskoj, uzataj en la moderna olimpiko estis faritaj laŭ 15 diskoj elfositaj en la loko, en kiu okazis antikva olimpiko. Oni akiris averaĝojn de la pezo kaj diametro de tiuj ĉi elfositaj diskoj. Diskoĵetantoj en antikva olimpiko alprenis la pozon kaj teknikon, similajn al tiuj de la fama skulptaĵo Diskoĵetanto, verkita de la helena skulptisto Myron. Tiu ĉi skulptaĵo rivelas plastikan pozon de helena atleto diskoĵetanta.

En la frua periodo sportistoj konkuris per ĵetado de ŝtono, ŝtondisko. Sekve de la apero de feraĵoj, ĉirkaŭ la 6-a jarcento antaŭ Kristo, fera disko anstataŭis la ŝtonan. Pro manko de necesaj ŝirmaj rimedoj tiam ofte aperis akcidento en diskoĵeta konkurso.

La 3-a konkurso de la helena pentatlono estas lancoĵeto. Jam en la periodo de la primitiva socio homoj scipovis uzi lancojn. En militaj jaroj ankaŭ helenoj bone konis la valoron de lancoj, tial ĉiuj infanoj sin ekzercis en lancoĵetado per diversaj teknikoj. Lanco uzata en antika olimpiko longas ĉirkaŭ 160 centimetrojn. Karakterizo de la nunaj lancoj herediĝis ĝuste de tiuj en antikva olimpiko.

La 4-a konkurso de helena pentatlono estis kurado, en kiu sportistoj kuris nur 192 metrojn. Kaj la lasta konkurso estis luktludo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040