china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scioj pri olimpiko—luktludo
(GMT+08:00) 2007-12-27 14:53:12

En antikva olimpiko la dua konkurso estis luktludo, kiu estis unu el la plej ŝatataj ludoj de helenoj kaj ankaŭ unu el devigaj kursoj de multaj helenaj lernejoj. En la 18-a antikva olimpiko, okazinta en 708 a.K., luktludo estis sankciita kiel unu el pentatlonaj matĉoj, krome oni okazigis ankaŭ apartan konkurson.

En antikva olimpiko luktludo iris sen distingo de kategorioj. Ankaŭ la matĉo oni elektis sian rivalon per lotumado. Dum la matĉo sportisto kiu tuŝis la grundon ŝultre, genue aŭ bruste, eĉ sen falo de la tuta korpo, perdis 1 poenton, kaj estis juĝita kiel venkito perdinta 3 poentojn. Gajninto de la matĉo refoje elektis la sekvan rivalon per lotumado, kaj tiel daŭris la konkurso ĝis restis unu sportisto, la ĉampiono.

En la konkurso sportistoj estis nudaj kaj la korpoj estis ŝmiritaj per olivoleo. Pro sendistingo de kategorioj, sportistoj havantaj dikan korpon ofte posedis avantaĝon. Tiamaj nutradistoj jam posedis la sciojn prepari manĝaĵojn favorajn al korpa dikiĝo por manĝigi la sportistojn.

Luktisto Myron ĝuis grandan reputacion en la historio de antikva olimpiko. Li 7-foje gajnis ĉampionecon de luktludo en antikva olimpiko kaj tenis tiun ĉi titolon en 30 jaroj. Pro tio li estis rigardita kiel nevenkebla luktisto. Estas multaj legendoj pri li. Por kontinue fortigi la korpon, li ekzercis sin per levo de bovido kaj tiamaniere persistis; kun kreskado de la bovido, ankaŭ li estis pli forta tago post tago. En inaŭguro de olimpiko li vetkuris kun bovo, kaj superinte la bovon, li faligis ĝin kaj kuris ĉirkaŭ la stadiono portante ĝin sur la ŝutro. Li estis ne nur fortika luktisto, sed ankaŭ instruitulo. En tiama olimpiko diversaj artistoj kutime prenis eminentajn sportistojn kiel modelojn por skulptado.

En antikva olimpiko aperis nemalmultaj eminentaj sportistoj, tamen la plej granda sportisto estis la atleto Myron. Krom en olimpiko, li kreis sennombrajn rekordojn ankaŭ en kutimaj ludoj. Foje Myron konkuris kun pluraj atletoj. Li staris sur fera platformo, ŝmirita per oleo, dum la rivaloj staris tere; laŭ interkonsento, se la rivaloj puŝos lin de la fera platformo teren, ili gajnos la ludon; tamen ili ne povis movi lin eĉ je unu paŝo, malgraŭ tio, ke ili streĉis la tutan forton.

Diversaj legendoj aldonis al Myron misteran nuancon, interalie tiu pri lia morto estas dolora kaj neimagebla. Foje Myron iris sola por ĉaso. Li postkuris ĉasaĵon rapide, tiel ke li sin ŝovis inter du grandajn arbojn, paralele starantajn kaj estis forte katenita. Konsuminte la tutan energion, li ankoraŭ ne povis sin liberigi de la arboj. En la sekvanta tago, oni trovis, ke tiu ĉi fama helena atleto, kiu buĉis sennombron da bestoj dum la vivo, estis formanĝita de sovaĝaj bestoj ĝis la ostoj.

Eble ĝuste tiu ĉi legendo inspiris sportistojn de la antikva olimpiko ĉiam strebi al celo de la heroo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040