china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino klopodas altigi funkcion de sporta servo
(GMT+08:00) 2007-04-06 16:58:46

La jaro 2007 estas decida pro preparado de la Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ estas tre malofta ŝanco por disvolvo de popola sporto. La pekina magistrato esperas, ke oni kaptu tiun ĉi okazon, kaj plifortigu magistran funkcion en la sporta servo por liveri al loĝantoj oportunan kaj bonkvalitan servon. En la 28-a de februaro la pekina Sporta Administracio proklamis, ke ĝi praktikos koncernajn rimedojn.

Tiutage en Novaĵa Centro de la Pekinaj Olimpikoj, la pekina Sporta Administracio okazigis gazetaran konferencon pri la tutlanda korpo-konstrua kampanjo. En la konferenco, sinjoro Sun Xuecai, vicdirektoro de la Sporta Administracio, anoncis, ke en 2007 Pekino konstruos plu perfektajn kaj sufiĉajn sportajn instalaĵojn, kaj organizos diversajn sportajn aranĝojn por krei bonan atmosferon por la olimpikoj. Li prezentis al ĉeestantoj, ke Pekino jam starigis 21 loĝkvartalojn kun kompleta sportservo; laŭ prognozo, ĉi-jare la magistrato asignos 6 milionojn da juanoj por starigi 20 tiajn kvartalojn por ke pli da loĝantoj ĝui plezuron el sportado.

En 2007 Pekino organizos aranĝojn pri sporta kulturo, inkluzive konkursojn de tabloteniso, futbalo, basketbalo, volano, kaj prezentadon de leon-danco, drako-danco kaj aliaj tradiciaj sportoj. Sinjoro Sun Kanglin, direktoro de la Sporta Administracio, diris, ke se ĉio iros glate, la tablotenisa konkurso kun dek miloj da partoprenantoj okazos sur la placo Tian`anmen. Li diris, "Ni planas okazigi tablotenisan konkurson kun dek miloj da partoprenantoj sur la placo Tian`anmen. Ni jam prezentis tiun ĉi planon al koncernaj administracioj por akiri sankcion."

Por krei sportan atmosferon kaj veki fervoron de loĝantoj pri sportado, ĉi-jare Pekino okazigos mondan snookeran konkurson, prezentadon de usona profesia rugbeo, futbalan matĉon inter la pekina klubo Guoan kaj la Barcelona, ĉinan malferman teniskonkurson, basketbalan matĉon de NBA kaj aliajn entute 10 internaciajn konkursojn. Iuj konkursoj okazos en konkursejoj, nove konstruitaj por la olimpikoj. La futbala matĉo inter la pekina klubo Guoan kaj la Barcelona estas la plej atendata de pekinaj fanoj. Parolante pri tiu ĉi matĉo, sinjoro Sun Kanglin diris, "En la lasta semajno mi vizitis Barcelonon. Tie mi traktis kun la Barcelona Klubo pri la matĉo. La 3-an aŭ 5-an de aŭgusto la Barcelona Klubo vizitos Pekinon, kaj matĉos kun la pekina klubo Guoan."

Por ke pli da loĝantoj ĝuu plezuron el sportado kaj konu sportajn sciojn, ĉi-jare Pekino aranĝos renkontiĝojn inter loĝantoj kaj famaj sportistoj. Sun Kanglin diris, ke de julio organizanto de la aranĝoj laŭgrupe organizos elementajn kaj mezajn lernantojn al diversaj sportaj trejnejoj por spekti trejnadon kaj matĉon kaj renkontiĝi kun famaj sportistoj.

Por liveri oportunecon al loĝantoj en sportado, la Sporta Administracio konsideras disdoni al loĝantoj karton por korpo-konstruado, per kiu loĝantoj povos viziti sportajn klubojn, troviĝantajn en diversaj lokoj de Pekino. Pro tio oni ŝparos monon kaj energion por akiri membrokarton de diversaj kluboj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040