china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aspiro de grekoj
(GMT+08:00) 2007-12-27 14:46:53

Antaŭ la 1-aj modernaj olimpikoj, la Internacia Olimpika Komitato jam decidis, ke Francio okazigu la 2-ajn olimpikojn en Parizo, tamen post sukcesa okazigo de la 1-aj olimpikoj en Ateno, grekoj montris grandan entuziasmon pri tiu ĉi evento, kaj postulis, ke modernaj olimpikoj restu ĉiam en Grekio.

En 1894 Parizo okazigis Internacian Sportan Kongreson, en kiu Le Baron Pierre De Coubertin proponis okazigon de la 1-aj olimpikoj en Parizo, tamen lia propono estis rifuzata pro tio, ke delegitoj el iuj landoj esperis, ke oni okazigos la 1-ajn modernajn olimpikojn en Grekio, la lulilo de antikvaj olimpikoj, por aŭguri releviĝon de olimpikoj. Le Baron Pierre De Coubertin fine rezignis tiun ĉi proponon, sed li postulis, ke Parizo okazigu la 2-ajn, ĉar en la jaro 1900 Parizo okazigis grandiozan Mondan Foiron. Tiam olimpikoj havis malgrandan influon, tial Le Baron Pierre De Coubertin esperis per la Monda Foiro vastigi olimpikan influon. Tiu ĉi propono akiris konsenton de delegitoj, kaj pro tio la Internacia Olimpika Komitato decidis okazigi la 2-ajn olimpikojn en Parizo.

Sed dum la 1-aj olimpikoj, grekoj ekhavis novan ideon. Pro granda sukceso de la olimpikoj grekoj rimarkigis, ke olimpikoj estas parto de la greka nacia kulturo, tial ĝi devas esti okazigata nur en Ateno, kiu nepre estu la permanenta kaj fiksa loko de la modernaj olimpikoj. Iuj opiniis, ke okazigo de olimpikoj en aliaj landoj estas forrabo de granda greka civilizacio. Tuj post la 1-aj olimpikoj greka reĝo postulis, ke oni difinu Atenon parmanenta loko de olimpikoj.

Tiam Le Baron Pierre De Coubertin jam transprenis de la greko Demetrius Vikelas prezidantecon de la Internacia Olimpika Komitato. Rilate al la greka propono li faris nenian cedon. Li diris, ke olimpikoj apartenas al Grekio kaj ankaŭ al la tuta mondo; modernaj olimpikoj devas esti okazigataj alterne en diversaj landoj por ke ĝi havu tutmondecon kaj viglecon. Pro lia porpledo, li estis rigardata de iuj ekstremaj grekoj kiel forrabisto de la greka civilizacio.

Sed Le Baron Pierre De Coubertin persistis pri sia vidpunkto, kaj pro tio naskiĝis la ideo, ke olimpikoj okazu alterne en diversaj landoj. Fakto atestis, ke lia ideo estas ĝusta kaj antaŭvida, kaj ĝuste pro la alterna okazigo en diversaj landoj olimpikoj fariĝis la plej grandioza sporta evento de la mondo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040