china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Estiĝis arda tajdo de mendado por enira bileto de Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-12-27 15:54:19

En la 15-a de aprilo, la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj komencis akcepti mendadon por la enira bileto de Pekinaj Olimpikoj okazontaj en 2008. Laŭ aranĝo, de aprilo ĝis septembro ĉijare estas la unua periodo pri vendado de la enira bileto de Pekinaj Olimpikoj, kaj en tiu ĉi periodo oni vendas ĉiujn enirajn biletojn de la inaŭguro, la fermo kaj 50% de la eniraj biletoj de sportaj konkursoj laŭ la ĉina enlanda kontingento. Laŭ informo el la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj, post komenciĝo de vendado de la enira bileto, enlandaj civitanoj de Ĉinio montras grandegan entuziasmon por mendi la eniran bileton de Pekinaj Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

S-ro Guo Jian estas oficisto de iu ekster-kapitala entrepreno en Pekino, kaj spektado de la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj estas lia forta deziro. Kiam li informiĝis pri tio, ke oni povas mendi la eniran bileton, li tuj prezentis sian petskribon al bileta retejo de Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"Mi estas pekinano, kaj mi aparte deziras spekti la inaŭguron de Olimpikoj en la hejmloko. Kiam la Organiza Komitato proklamis, ke oni povas mendi la eniran bileton el la retejo, tiam mi laborvojaĝis en alia loko, kaj mi tuj kuris al iu ret-vizitejo por min registri. Mi deziregas propraokule vidi tiun grandiozan solenon."

La venda maniero de la enira bileto en la unua periodo estas antaŭvendo, per tio oni praktikas publikan mendadon kaj decidos apartenecon de la enira bileto post lotado. El pli ol 600 specoj de la enira bileto, la enira bileto de la inaŭguro estas la plej debita, ĉar la inaŭguro estas prologo de Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ malofte videbla spektakla prezentado. Same kiel s-ro Guo Jian, nemalmultaj ĉinoj deziras persone ĉeesti en la inaŭguro. La sur-reta mendado liveras al ili grandan oportunecon ĉiflanke. Koncerna respondeculo de la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj malkaŝis, ke la vizitkvanto de la retejo pri la enira bileto de Pekinaj Olimpikoj jam superis 200 milionojn, la nombro de mendintoj pere de la retejo jam superis 800 mil, kaj la taga meznombra vizitkvanto atingis proksimume 10 milionojn da homfojoj. El tio oni povas percepti ardecon de mendado de la enira bileto.

Krome, nemalmultaj homoj sin turnis al agentejoj de Ĉina Banko por havigi al si paperajn mendilojn pri la enira bileto. Lastatempe laborantoj de la agentejo de Ĉina Banko en Xidan de Pekino estas tre okupitaj. Nia raportisto vidis, ke ĉe la enirejo de la agentejo troviĝas konsultejo pri mendado de la enira bileto, kaj 3 laborantoj pacience respondas demandojn elmetitajn de mendantoj. S-ro Zhang Shuo, unu el la laborantoj, konigis, ke nuntempe la taga distribua kvanto de mendiloj superis mil. Li diris:

"En la feriaj tagoj de Internacia Laborula Festo Maj-unua, pli multiĝis homoj, kiuj mendis la eniran bileton de Pekinaj Olimpikoj, ankaŭ la nombro de konsultantoj estas sufiĉe multa. La antaŭvendado pli kaj pli ardiĝas."

Inter homamasoj videblis sinjorino, kiu evidente jam gravediĝis. Nia raportisto konversaciis kun ŝi. Ŝi diris, ke ŝi nomiĝas Lu Min kaj laboras en iu scienc-esplora institucio. Ŝia akuŝa dato estos januaro de la venonta jaro. Ŝi deziras, ke okaze de Pekinaj Olimpikoj inaŭgurotaj la 8-an de aŭgusto venontjare, ŝi alportos sian "olimpikan bebon" al olimpika konkursejo, ĉar tia ŝanco estos ne ofte trovebla.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040