china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina tradicia sporto—diabolo-ludo
(GMT+08:00) 2007-05-17 15:31:18

Diabolo-ludo, unu el ĉinaj tradiciaj sportoj, havas longan historion. Oni praktikas tiun ĉi ludon por korpokonstruo kaj amuzo. De la lastaj jaroj ĝi estas ŝatata de fremdlandanoj kaj popularas en eŭropaj landoj. Kiel repertuaro de la ĉina akrobataĵo ĝi estas prezentata en diversaj landoj kaj ĝuas grandan famon. En la jaro 1986 ĉinaj akrobatoj per diabolo-ludo gajnis la oran premion en la Franca Akrobataĵa Festivalo.

En Ĉinio pli kaj pli multaj praktikas tiun ĉi mirindan ludon por korpokonstro kaj amuzo, kaj iuj koletas diversajn diabolojn. Tiu ĉi ludo helpas al fortigo de muskoloj kaj vigligo de artikoj, kaj estas multe utila al la sano.

La ludo havas avantaĝon por popuralo. Oni praktikas ĝin per tre malmultekosta instrumento kaj sen limigo de tereno, ĝi taŭgas por diversaĝaj homoj. En la praktikado oni povas senĝene reguligi la intenson laŭ sia fizika forto. Komence ĝi estis praktikata nur de infanoj por amuzo, tamen post evoluo en multaj jaroj ĝi estas pli komplekas laŭ la instrumento kaj praktiko. Oni povas praktiki ĝin unuope aŭ duope, iuj povas ludi ĝin en pli ol 100 manieroj kaj prezenti diversajn mirindajn lertaĵojn.

Matene en urbaj parkoj oni povas aŭdi zumadon de la ludo. Tie oni koletitiĝas por praktiki la ludon kaj interŝanĝi spertojn. En Pekino estas societoj kaj kluboj de amatoroj de diabolo-ludo, kaj ofte okazas konkurso inter kvartaloj aŭ urboj. Tiaj aranĝoj multe plaĉas al maljunuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040