china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Guozhuang-danco plaĉas al loĝantoj sur altebenaĵo
(GMT+08:00) 2007-05-30 15:20:28

Ĉiumatene multaj loĝantoj kolektiĝas sur la centra placo de la urbo Xining. Tie oni praktikas dancon aŭ skermadon por korpokonstruado. Nun en la urbo furoras Guozhuang-danco. Ĝi originis de Tibeto antaŭ mil jaroj, kaj tibetanoj nomas ĝin Zhuo, signifanta cirklan dancon.

Matene je la 7-a horo sur la placo ekbolis diversaj ekzercadoj. El la sudorienta parto de la placo ŝvebas laŭta melodio. Tie centoj da loĝantoj formintaj kelkajn cirklojn gaje dancas kantante. Kun akompano de muzikaĵo ili dancante moviĝas laŭ la cirklo. Je paroksismo de la akompana muzikaĵo oni ofte povas aŭdi laŭtan kantadon. Centre de la cirkloj estas tibeta virino gvidanta la dancadon. Ŝi nomiĝas Suoyang kaj estas estro de la dancoteamo. Ŝi venis de la granda stepo de Yushu, kaj iniciatis la dancadon sur la placo antaŭ kelkaj jaroj. Poste al la teamo aliĝis multaj loĝantoj el diversaj naciecoj kaj turistoj.

Suoyang diris, ke pro malsano ŝi rezignis sian laboron en banko ankaŭ kelkaj jaroj, kaj poste ŝi transloĝiĝis de la stepo al la urbo Xining; por sano ŝi ekpraktikis la dancon. Saniga ekzercado sur la placo ne nur altiras lokajn homojn, sed ankaŭ plaĉas al multaj junuloj el diversaj lokoj.

Sinjoro Guo estas oficisto de iu kompanio en la urbo Xi'an. Antaŭ nelonge li venis al la urbo Xining por kompania afero. Laŭ invito de loka amiko li vizitis la placon, kaj ekŝatis la dancon. Li diris, ke la placo estas tre bela loko por distrado, tie li lernis la dancon kaj multe plezuris pro la etoso.

Raportisto vidis, ke inter dancantoj estis knabinoj, maljunuloj, kamparanoj kaj urbanoj en tibetaj tradiciaj vestoj aŭ modernaj sportvestoj. Ili venis el diversaj naciecoj kaj malsamaj profesioj, tamen ili harmonie kundancis kaj plene sin distris, kaj iliaj vizaĝoj montris ĝojan mienon.

Estas ne nur la centra placo, sed ankaŭ aliaj en la okcidenta, suda, orienta kaj norda partoj de la urbo kaj gubernioj ekster la urbo. En la gubernio Hiayan raportisto vidis, ke vespere sur placo multaj loĝantoj dancas kaj kantas laŭ granda cirklo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040