china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bilardo furoras en Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-06-14 15:09:21
Nuntempe bilardo tre furoras en Ĉinio. Tiu ĉi fenomeno estas kaŭzita de du ekzemploj. Ding Junhui, la nomata ĉina mirinfano, brile sukcesis en la kariero de profesia snookerludisto, kaj Pan Xiaoting, la titolita reĝino de 9-globa ludo, kelkfoje atingis ĉampionecon en mondaj konkursoj. La 30-an de junio en Pekino inaŭguriĝis bilardkonkurso, organizita de la Pekina Bilarda Asocio, al kiu anoncis aliĝi ĉirkaŭ 20 mil amatoroj el diversaj loĝkvartaloj. Laŭ nekompleta statistiko, en Ĉinio estas ĉirkaŭ 60 milionoj da amatoroj. Tiu ĉi rezulto signas, ke Ĉinio metis firman bazon por evoluo de tiu ĉi ludo.

Tiu ĉi ludo ekfloris en Ĉinio en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Estas ironie, ke tiam la nomata ĝentlemana ludo estis praktikata ĝenerale de senlaboraj junuloj sur simpla tablo apud strato. Sed nun ĝi pli kaj pli plaĉas al diverstavolaj ĉinoj. Sukcesaj ekzemploj ofte ludas kernan rolon por vigligi iujn sportojn. Antaŭ kelkaj jaroj aliĝo de la ĉina giganto Yao Ming al NBA kaŭzis tajdon de basketbalo en Ĉinio, kaj poste tenisistinoj Li Ting kaj Sun Tiantian, ĉampionoj de la Atenaj Olimpikoj, vekis grandan entuziasmon de ĉinoj pri teniso. Pasintajare Ding Junhui kroniĝis en la Brita Snookera Ĉampionado, venkinte 9 potencajn ludistojn. Lia sukceso inspiris multajn amatorojn. Sinjoro Jin estas profesia tradukisto. Li konfesis, ke li ekŝatis bilardon influite de steloj. Akceptante intervjuon, li diris: "Antaŭ du jaroj mi eklernis bilardon. Mirinda ludo de Ding Junhui multe inspiris min. Lia lerteco imponas al multaj el miaj fremdlandaj amikoj. Komence mi estis snoba pri bilardo, tamen mi estas sporta fano. Post la sukceso de Ding Junhui mi ofte babilas kun amikoj pri snookero, kaj televidas tiun ĉi ludon. Nun mi persone praktikas ĝin."

Diversaj simptomoj atestas la tajdon de bilardo en Ĉinio. Ĉu tio samtempe signifas alvenon de la printempo de ĉinaj profesiaj ludistoj? Sinjoro Chen, posedanto de bilardsalono, en kiu okazis matĉoj de la menciita bilardkonkurso, respondis tiun ĉi demandon. Li funkciigas la salonon jam de multaj jaroj, tamen tiu ĉi kariero ne povis alporti al li profiton en la komencaj jaroj, ĉar tiam oni ĝenerale opiniis, ke bilardo estas preferata de junaj tumultemuloj. Pro influo de Ding Junhui kaj Pan Xiaoting multaj ekŝatis tiun ĉi ludon, tamen la cirkonstanco de profesiaj ludistoj ankoraŭ ne evidente boniĝis. Jinjoro Chen diris: "Ĝenerale profesia ludisto ĉiujare enspezas 40 mil ĝis 50 mil juanojn. Kutime ili servas en lokaj bilardsalonoj, kaj lukras por si kotizon de diversaj konkursoj per instruado de amatoroj. Sed en Ĉinio por laŭreatoj la rekompenco el diversaj konkursoj estas tre malgranda, eĉ la ĉampiono gajnas nur pli ol 10 mil juanojn."

Li diris ankaŭ, ke profesiaj ludistoj devas porti diversajn elspezojn por partopreni konkursojn, tial eĉ ĉampiono ne povas lasi grandan sumon al si post konkurso. Sukceso de Ding Junhui kaj Pan Xiaoting ne reflektas ĝeneralan fenomenon, tial gepatroj ne devas meti esperon de siaj infanoj en profesian bilardon. Al disvolvo kaj merkatado de la ĉina profesia bilardo necesas longa klopodo, kvankam ĝi havas bonan bazon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040