china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉevalkonkursejo de Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-06-19 15:09:15

Moderna ĉevalkonkurso originis en Britio. Ĝi estis akceptata kiel olimpika sporto en 1900. Ĉevalkonkurso inkluzivas ĉevaldresadon, obstaklokuradon kaj tri-tagan konkurson, kiuj okazas inter teamoj kaj inter individuoj. Ĝi estas la sola olimpika sporto, kiu plene spegulas egalrajtecon inter viroj kaj virinoj, ĉar ĉiuj programeroj de ĉevalkonkurso okazas inter teamoj kaj inter individuoj sen seksa distingo.

Ĉevalkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj okazos en Hongkong. Konkursejo de la obstaklokurado kaj ĉevaldresado troviĝas en Shatin, kaj tiu de la trakampa barilsaltado en Sheung Shui.

La ĉefa konkursejo de la obstaklokurado kaj ĉevaldresado, longa je 100 metroj kaj larĝa je 80 metroj, estas sabla tereno taŭga por ĉia vetero, kun 18 000 sidlokoj. Ĝi estas rekonstruita surbaze de la Shatin-a Ĉevalkonkursejo en la Hongkong-a Sporta Instituto. En la konkursejo estas terenoj por ekzercado, konstruaĵoj servantaj kiel klimatizejo, administrejo, akceptejo, loĝejo de servistoj, kaj 4 nove konstruitaj staloj kun sume 200 ĉevalĉeloj.

Trakampa barilsaltado de la tri-taga konkurso okazos en Sheung Shui. La tereno estas rekonstruita surbaze de golfejo, kun vego longa je 5,7 kilometroj kaj larĝa je 10 metroj. Tie estas ankaŭ areo por ekzercado kaj 80 portempaj ĉevalĉeloj.

Proksime al la Shatin-a Ĉevalkonkursejo kaj la parko Penfold oni konstruas 13 terenojn por ekzercado de obstaklokurado kaj ĉevaldresado. El ili 3 (2 sablaj kaj 1 gazona) estos uzataj por ordinara ekzercado, 4 por obstaklokurado/ĉevaldresado, 1 por obstaklokurado, 4 por ĉevaldresado, kaj 1 endoma trejnejo. Krome tie estas konstruataj 3 vegoj por ekzercado de trakampa barilsaltado.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040