china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Valso estos praktikata en ĉinaj lernejoj
(GMT+08:00) 2007-06-20 14:56:54

Antaŭ nelonge la ĉina Eduka Ministerio verkis kaj kompilis la 1-an Kompleton da Grupaj Dancoj por Elementaj Kaj Mezaj Lernejoj, kaj decidis, ke tiuj ĉi dancoj estu praktikataj en elementaj kaj mezaj lernejoj de la tuta lando ekde la 1-a de septembro, interalie valso estas difinita kiel deviga lecionaro por supermezlernejaj lernantoj. Sinjoro Yang Guiren, direktoro de la Departemento pri Sporto, Sano kaj Arto sub la ĉina Eduka Ministerio, diris, ke la ministerio faris tiun ĉi decidon por ke lernantoj partoprenu artajn kaj sportajn aranĝojn.

Nuntempe kompleksio de ĉinaj junuloj estas atentata de diversaj rondoj. Laŭ enketo, en la lastaj 20 jaroj la aervolumento, rapido, forto kaj aliaj indicoj koncernaj al kompleksio de ĉinaj junuloj kontinue malaltiĝis, kaj la procento de korpulentaj junuloj duobliĝis kompare kun tiu antaŭ 5 jaroj. Krom nutrado, la kaŭzo de tiuj ĉi problemoj kuŝas ankaŭ en tio, ke lernantoj havas tro pezan taskon en la lernado, kaj al ili mankas sporta praktiko. Valso kaj aliaj grupaj dancoj povas rafini senton kaj ankaŭ konstrui la korpon de lernantoj.

La decido ricevis aplaŭdon de multaj erudiciuloj. Tian Yilin, profesoro de la Pekina Sporta Universitato, opinias, ke pro la rapida socia evoluo kaj vasta komunikado, al ĉinaj lernantoj necesas korpokonstrua metodo konforma al la nuna karakterizo, kaj valso estas ĝuste tia, kia utilas por altigi la societuman kapablon, rafini la figuron kaj konstrui la korpon. Li diris, ke kun altiĝo de la popola vivnivelo, lernejoj devas novigi la edukan manieron, kaj praktikado de valso en lernejoj havas realan kaj historian signifon.

Lernantoj de la 101-a Mezlernejo de Pekino praktikos valson ekde la venonta semestro. Sinjoro Jiang Jiaqian, klasa ĉefinstruisto de tiu ĉi lernejo, diris, ke antaŭe lernantoj praktikis gimnastikan ekzercon laŭ muziko de radio, tamen iom post iom ili enuis kaj neglektis la ekzercadon; tiu ĉi fenomeno probable ŝanĝiĝos, kiam lernantoj praktikos valson.

Jiang Jiaqian opinias, ke fakte lernantoj plejparte ŝatas sportadon, tamen pro peza ŝarĝo en la lernado ili ne havas libertempon por fari tion. Praktikado de valso kaj aliaj grupaj dancoj kiel deviga lecionaro povos garantii pli da libertempo al lernantoj por ke ili faru sportan ekzercon, kaj ludos la gravan rolon por ilia sano.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040