china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Huo Zhenting: Mi fariĝos "fluganto"
(GMT+08:00) 2007-06-20 15:33:13
Akceptante intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia, s-ro Huo Zhenting, prezidanto de Hongkong-a Olimpika Komitato, diris: "En la venontaj 2 aŭ 3 monatoj, mi fariĝos 'fluganto'."

S-ro Huo Zhenting, kiel membro de Internacia Olimpika Komitato kaj prezidanto de Hongkong-a Olimpika Komitato, estas influhava figuro kun reprezentanteco en la hongkong-a socio. Li diris, ke en la venontaj kelkaj monatoj, li cirkulos ĉirkaŭ la terglobo respektive al Jordanio, Katario, Gvatemalio kaj Pekino por partopreni en diversaj aktivadoj.

Kiam temis pri tio, ke Hongkong fariĝis parto de la Pekina Olimpiko, aperis al li feliĉa mieno:

"Estas malfacile akireble, ke Pekino havas ŝancon okazigi olimpikon. En la unua fojo, ĝi perdis la ŝancon pro manko de 2 balotiloj, tiam ni estis vere afliktitaj. Antaŭ 6 jaroj en Moskvo, ni ĉiuj estis ĝojegaj, ĉar ni gajnis okazigan rajton. Hongkong povos okazigi rajd-artan konkurson. Tio signifas realigon de sonĝon por mi."

Laŭ la opinio de s-ro Huo Zhenting, en la pasintaj multaj jaroj, oni ĉiam opiniis, ke Hongkong estas paradizo de aĉetado kaj centro de financo. Tial okazigo de olimpika rajd-arta konkurso ŝanĝos antaŭan opinion de multaj homoj al Hongkong kaj montros ardecon de Hongkong kaj hongkong-anoj al sporto. Hongkong estas en la sino de la patrujo 10 jarojn. Kian plej profundan senton li havas?

Parolante pri tio, li profundsente esprimis, ke antaŭ la reveno al la patrujo, Hongkong plenforte disvolvis neolimpikajn sportajn programojn tradiciajn en Britio. Kontraste kun tio, post la reveno, vidante, ke ĉefteraj sportistoj gajnis orajn medalojn en olimpikoj, hongkong-anoj, kiel ĉinoj, ne nur sentis fierecon, sed ankaŭ havis ambicion gajni sukceson en olimpikoj. En la lastaj 10 jaroj, sporta interfluo inter Hongkong kaj la ĉeftero atingis novan altecon kaj multaj hongkong-aj sportistoj inkluzive de Huang Jinbao, fama bicikla generalo en Hongkong, akceptis longtempan trejnadon en la ĉeftero.

"Huang Jinbao estas en Hongkong nur dekojn da tagoj. Biciklo-trejnado postulas multajn dezertajn lokojn en la ĉeftero. Cetere, ŝtataj teamoj tablotenisa kaj volana havas altan nivelon. Niaj grupoj longtempe sin ekzercas kun ŝtataj grupoj. Ni havas 72 asociojn, kies grupoj restas en la ĉeftero multan tempon."

En la jaro 1997, s-ro Huo Zhenting fariĝis la unua prezidanto de Hongkong-a Olimpika Komitato post la reveno de Hongkong al la patrujo. En la jaro 2001, kiam Pekino gajnis rajton okazigi olimpikon, li fariĝis la unua membro de ĉina Hongkong en Internacia Olimpika Komitato. Hodiaŭ, ni vidis hongkong-ajn olimpikajn ĉampionojn, mondajn ĉampionojn kaj ĉampionojn en Azia Sporta Kunveno. Li pli esperas vidi, ke morgaŭ hongkong-aj sportistoj gajnos pli brilan atingon en olimpiko okazigota de propra ĉefurbo Pekino kaj kune ĝuos gloron de ĉinoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040