china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Laborista Stadiono kaj Laborista Sporthalo en Pekino (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-16 16:05:08

En Pekino estas Laborista Stadiono kaj Laborista Sporthalo. Ili estas konataj kiel landsignaj konstruaĵoj en la 1960-aj jaroj. Pasintece en ili okazis Azia Sportkunveno, Futbala Azipokalo kaj aliaj gravaj eventoj. Venontajare en ili okazos futbalaj kaj boksaj matĉoj kadre de la Pekinaj Olimpikoj, tial oni faras rekonstruon.

La Laborista Stadiono finkonstruiĝis en la 31-a de aŭgusto, 1959. Ĝi estas unu el la 10 plej famaj konstruaĵoj en Pekino, konstruitaj omaĝe al la 10-jara jubileo de Ĉina Popola Respubliko. La centra sportejo de tiu ĉi stadiono povas akcepti maksimume 80 mil spektantojn.

Rekonstruo de la stadiono komenciĝis en la 18-a de aprilo, 2006. Laŭ postuloj de la Internacia Olimpika Komitato, Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, oni plifirmigis strukturon de la konstruaĵo kaj ŝanĝis gazonon kaj plastan kurejon. Inter pluraj laboroj la konstruo de nova gazono estas la plej atentata. Oni instalis elektran varmigilon sub la gazono. Per tiu ĉi aparato oni povas plifrue verdigi la gazonon kaj akiri pli da tempo por flegi ĝin. Nun tiu ĉi laboro jam plenumiĝis. Laŭ konstruanto en la jaro 2008 la gazono estos belaspekta same kiel tiu de la stadiono Wembley en Anglolando.

Meze de la stadiono estas verda futbalejo, kiun ĉirkaŭas 8 plastaj kurejoj, ĉiu el ili longas 400 metrojn. Sur ĉirkaŭa spektopodio estas instalitaj ruĝaj, verdaj, bluaj, flavaj kaj brunaj vitroplastaj seĝoj. Sur la spektopodio estas granda markezo kun pli ol 300 lampoj. Ĉe la suda spektopodio staras elektronika ekrano, la plej larĝa en Azio.

Je 500 metroj okcidente de la stadiono estas la Laborista Sporthalo, en kiu okazos bokskonkurso de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi estas konstruita en 1961. Ĉi-foje oni konservas ĝiajn originajn aspekton kaj strukturon en la rekonstruado. La laboroj plejparte temas pri purigado, riparado, kaj ŝanĝo de instalaĵoj. Oni anstataŭigis ordinarajn aluminiajn fenestrojn per tiuj kun duoblaj vitroj, inter kiuj oni injektis inertan gason por sonizolo. Proksime al la sporthalo estas unu el pekinaj trafikaj arterioj, la trafiko estas tre vigla eĉ vespere, tamen nun la sporthalo estas tre kvieta, ĉar la fenestroj kun duoblaj vitroj efike izolas la bruon. Krome ili povas ankaŭ konservi temperaturon, kaj ŝpari duonan energion en hejtado.

En la rekonstruado oni instalis novajn elektrajn aparatojn kaj aldonis 240 sidlokojn por raportistoj, pli ol 30 tiujn por honoraj gastoj kaj ankaŭ sidĉambron kun la areo de 40 kvadrataj metroj. Aŭguste la stadiono kaj sporthalo renoviĝos post la rekonstruo. Ili reaperos kun moderna aspekto.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040