china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Atingo de Stokholmaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-26 14:27:58

En la komenco de la 20-a jarcento Britio, Germanio kaj Svedio estis rigardataj kiel tri ĉefaj kolonoj de la monda moderna sporto. Svedio peticiis gastigi olimpikojn tuj post la fondiĝo de la Internacia Olimpika Komitato, tamen ĝi ne povis akiri ŝancon ĝis la Stokholmaj Olimpikoj de 1912.

Praktikemaj svedoj zorge sin preparis por la Stokholmaj Olimpikoj. Ili emisiis grandan nombron da olimpikaj poŝtkartoj, tio estas la unua fojo en la olimpika historio. Ĉefstadiono kun firma spektopodio pavimita per granitaj pecoj, konstruita por la olimpikoj, aspektis kiel mezepoka kastelo, kaj povis akcepti 30 mil spektantojn.

Tiam oni akiris pluan konon pri perioda trejnado de sportistoj, kaj ekatentis trejni sportistojn antaŭ la olimpikoj. Svedio konstruis trejnan centron speciale por siaj sportistoj, dum usona delegacio por la olimpikoj konstruis kurejon sur ŝipo, per kiu ili veturis al Svedio, por trejni sportistojn dum la vojaĝo. Tiuj simptomoj atestis, ke pro okazigo de olimpikoj oni ekhavis pli profundan konon pri scienca kaj sistema trejno.

Al la Stokholmaj Olimpikoj ĉeestis nur pli ol 2 000 sportistoj, ĉar la sveda registaro limigis la nombron de sportistoj, tamen ĉeestantoj, inkluzive de du japanoj, reprezentis la 5 kontinentojn. Organiza komitato de la olimpikoj nuligis iujn konkursobjektojn, kiuj facile kaŭzis vundon, kaj estis malfacile popularigataj, tamen aldonis la novajn, ekzemple virinan naĝadon. Antaŭ la Stokholmaj Olimpikoj virinoj partoprenis la naĝkonkurson kune kun viroj.

En la atletika konkurso oni unuafoje uzis elektronikan tempmezurilon por helpi al juĝistoj fari verdikton. Precizeco de elektronika tempmezurilo atingis dekonon de sekundo. Pro tio multe reduktiĝis disputo pri verdikto, kaj elstaraj atingoj akiritaj en la atletika konkurso estis konfirmataj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj kiel mondaj rekordoj. La apero de elektronika tempmezurilo havas mejloŝtonan signifon.

Iuj el sportistoj ĉeestantaj al la Stokholmaj Olimpikoj poste fariĝis tre famaj. Ekzemple, la usona atleto Arery Brundage, kiu partoprenis pentatlonon kaj dekatlonon de la Stokholmaj Olimpikoj, kaj okupis la 5-an lokon en pentatlono, enoficiĝis kiel prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato en 1952, kaj servis 20 jarojn sur tiu ĉi posteno. Alia ekzemplo estas brita fama atleto Philip J. Noel-Baker. Li partoprenis la atletikan konkurson, kaj okupis la 6-an lokon en la 1500-metra kurado. En la jaro 1959 li ricevis Nobel-premion pro sia kontribuo al malarmado. Kaj ankaŭ iu germano, kiu ĉeestis al la olimpikoj, poste elektiĝis kiel internacia olimpika komitatano, prezidanto de la Germana Olimpika Komitato, kaj prezidanto de la Internacia Manpilka Federacio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040