china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nacia Konferenca Centro (foto)
(GMT+08:00) 2007-08-02 16:27:17

En la Pekina Olimpika Parko troviĝas grandioza konstruaĵo kun areo de 534 mil kvadrataj metroj. Ĝi estas la Nacia Konferenca Centro— skermada konkursejo de la Pekinaj Olimpikoj.

La Nacia Konferenca Centro servos kiel portempa konkursejo de la olimpikoj. La tuta konstruaĵo konsistas el la ĉefdomo, du hoteloj kaj du oficejaj domoj. Tiu ĉi konstruo estas la plej granda el olimpikaj konstruoj laŭ konstruaĵa areo. Laŭ prognozo ĝi kompletiĝos ĉi-jare.

En la jaro 2008 ĉefdomo de la Nacia Konferenca Centro estos dividata en du partojn, la sudan kaj nordan. La suda parto servos kiel konkursejo por skermado kaj iuj matĉoj de moderna pentatlono, dum la norda kiel internacia brodkasta centro por raportistoj el diversaj partoj de la mondo, dum la Pekinaj Olimpikoj.

Kiel konkursejo la suda parto konsistas el 4 etaĝoj kaj okupas ĉirkaŭ 56 mil kvadratajn metrojn. La unuaj tri etaĝoj funkcios kiel trejnejoj por skermistoj. La skermada konkurso de la olimpikoj okazos en la areno sur la 4-a etaĝo kun 5 skermadaj vojoj kaj ĉirkaŭ 6 000 sidlokoj. Post la skermada konkurso okazos matĉoj de skermado kaj aerpistolpafado de moderna pentatlono, tiam la areno estos transformata al tiu por matĉoj de moderna pentatlono kun 10 skermadaj vojoj, 38 celtabuloj kaj 4 000 sidlokoj.

Kiel internacia brodkasta centro, la norda parto de la ĉefdomo, okupas konstruaĵan areon de 47 mil kvadrataj metroj. Dum la olimpikoj ĝi servos al 16 mil raportistoj, kiuj respondecos pri sendado de diversaj televidaj programoj de la olimpikoj.

La ĉefdomo jam plejparte kompletiĝis. Projektistoj diris, ke ili akiris ispiriĝon el ĉina tradicia arkitekturo, tial la ĉefdomo aspektas kiel ponto. Salono de la 4-a etaĝo estos transformata al konferencejo kun 6 000 sidlokoj post la olimpikoj. La Nacia Konferenca Centro kun unuaklasa televida sistemo servos al internaciaj konferencoj kaj ampleksaj ekspozicioj.

Estas menciinde, ke post la olimpikoj oni konstruos je 7 metroj sub la tersurfaco ĝardenon ekster la Konferenca Centro. Pro verdaj plantaĵoj en la ĝardeno la temperaturo estos pli malalta je 3 gradoj ol la tersurfaca, tio konvektos la aeron inter la ĝardeno kaj interno de la domo. Tiu ĉi projekto reduktis uzadon de klimatizilo, kaj pro tio oni ĉiujare ŝparos 380 mil kilovattojn da elektro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040