china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Futbala Lernejo en Qinhuangdao
(GMT+08:00) 2007-08-03 14:33:15

Qinhuangdao estas ĉina norda urbo. Ĝi estas unu el 6 partneroj de la Pekinaj Olimpikoj. En tiu ĉi urbo troviĝas Ĉina Futbala Lernejo, en kiu multaj infanoj serĉas sonĝon de futballudisto.

Xiao Yanan estas 13-jara knabo. Li diris: "En la aĝo de 6 jaroj mi ekŝatis futbalon influite de mia patro." Li lernas en la lernejo futbalan ludon de kelkaj jaroj. Pro lia naturdotita talento en futbala ludo kaj senŝanceliĝa karakterizo li estas akceptita de la ĉina nacia junula teamo. Xue Liyan, instruisto de la lernejo, diris: "Xiao Yanan estas pensema knabo. Antaŭ matĉo li ĉiam cerbumas kaj pripensas formacion." La instruisto diris, ke knaboj en la lernejo havas temperaturon apartan al aliaj samaĝuloj kaj fortan konscion pri la graveco de kunagado, interfluo kaj teama spirito. "Lernantoj estas tre amindaj kaj saĝaj. Ili forte konscias la teaman spiriton", diris la instruisto.

Multaj lernantoj venis al la lernejo en la infanaĝo. Komence ili ofte sopiris pri siaj gepatroj. Instruistoj kiel gepatroj zorgis pri ilia vivo, tial ili rapide kutimiĝis al la vivo en la lernejo. Por garantii la edukan kvaliton, la lernejo dungis multajn en- kaj ekster-landajn eminentajn trejnistojn. Krome la lernejo ofte invitas famajn futbalajn specialistojn al lekcio por ke lernantoj multe lernu taktikon de potencaj teamoj, kaj ili ofte partoprenas diversajn konkursojn por akumuli spertojn.

En la urbo Qinhuangdao okazos 11 futbalaj matĉoj de la Pekinaj Olimpikoj, tial la futbala lernejo havas novan fizionomion, kaj knaboj de la lernejo multe ĝojas pro la venonta kontakto kun la olimpikoj.

En la lastaj du jaroj koncernaj fakoj investis 150 milionojn da juanoj por konstruado de la lernejo. Dum la Pekinaj Olimpikoj la lernejo servos kiel trejnejo al teamoj partoprenantaj olimpikajn matĉojn, kaj pro tio multaj lernantoj vigle sin anoncis por aliĝi al la volontularo, esperante kontakti futbalajn stelojn el diversaj landoj. Knabo kun la familia nomo Wang diris: "Mi vizitos futbalejon por spekti matĉojn, ĉar mi deziras interŝanĝi ĉemizon kun steloj, se mi havos ŝancon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040