china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Korpokonstruo furoras en Ŝanhajo
(GMT+08:00) 2007-08-21 14:58:52

Nun en Ŝanhajo furoras la komplimento "Ĉu vi sportas?", kaj pro proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj aperis la tajdo de korpokonstruado. Ŝanhajo kiel partnero de la Pekinaj Olimpikoj okazigos parton de futbalaj matĉoj de la olimpikoj, tio forte vekis entuziasmon de ŝanhajanoj pri la olimpikoj kaj sportado

Sportado estas grava aranĝo de multaj familioj en semajnfino. Oni vizitas sportklubojn por praktiki volanon, tablotenison, basketbalon kaj aliajn sportojn. Multaj loĝkvartaloj fondis organizojn de sportaj amatoroj kaj organizis diversajn konkursojn. Xue Hairong, direktoro de sporta administracio de la ŝanhaja distrikto Hongkou, diris: "Nun en nia distrikto aktivas 492 kulturaj kaj sportaj teamoj. Ili prezentas tradiciajn dancojn kaj gimnastikojn."

Ŝanhajo estas komerca urbo kun ĉirkaŭ 10 milionoj da laborantoj, kaj pro tiu ĉi karakterizo ŝanhajanoj kreis multajn sanigajn manierojn kaj starigis tre interesajn konkursojn. Ekzemple en la distriktoj Huangpu kaj Luwan oni okazigis konkurson de ŝtupar-grimpado inter laborantoj de komercaj oficejoj; la distrikto Jiading okazigis tablotenisan konkurson inter privataj entreprenoj; kaj la distrikto Xuhui organizis sportkunvenon de hotelaj laborantoj. Tiuj ĉi interesaj konkursoj vekis intereson de diversaj profesiuloj, kaj pro la vigla partopreno de loĝantoj aperis la tajdo de sportado. Sinjoro Gu Tao, kiu loĝas en la distrikto Pudong, diris al raportisto, ke li kaj liaj amikoj tre volas partopreni diversajn sportadojn. Li opiniis, ke apero de la tajdo de korpokonstruado inter loĝantoj rilatas kun la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke la olimpikoj kaŭzis la sportan tajdon. Oni vigle partoprenas diversajn sportadojn, kaj ankaŭ multaj el liaj kolegoj aliĝis al sportado.

Septembre en Ŝanhajo okazos matĉoj de la Mondpokala Virina Futbala Konkurso. Qiu Weichang, vicdirektoro de la Ŝanhaja Sporta Administracio, opiniis, ke grandaj internaciaj konkursoj vekis fortan entuziasmon de loĝantoj pri sporto, kaj pro tio multaj aliĝis al sportado. Li diris: "Pro la Mondpokala Virina Futbala Konkurso oni pli multe atentas futbalon kaj partoprenas tiun ĉi sporton, tio ludos pozitivan rolon por antaŭenpuŝi futbalan popularigon en Ŝanhajo, dum la olimpikoj kun tre riĉaj enhavoj restigos al ni multajn heredaĵojn. Por Ŝanhajo estas la grava studtemo kiel kapti tiun ĉi ŝancon kaj maksimumigi la efikecon."

Qiu Weichang diris, ke olimpikoj ne nur estas la konkuro pri oraj medaloj, sed ĝi alportos al popolanoj de la gastiganto-lando konscion pri sporto kaj restigos rarajn riĉaĵojn, se ni plene utiligos la olimpikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040