china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Qingdao akcelas ekonomian disvolvon prenante olimpikan oportunon (foto)
(GMT+08:00) 2007-09-06 15:17:14

Preparado por la Seulaj Olimpikoj alportis al Korea Respubliko produkto-enspezon de 7 miliardoj da usonaj dolaroj kaj nacian enspezon de 2,7 miliardoj da dolaroj. La Sidnejaj olimpikoj altiris al la gastiganto eksterlandan investon de 8,7 miliardojn da dolaroj. Estas supozeble, ke en la jaro 2008, la pekina ekonomio multe kreskos, kaj ankaŭ partneraj urboj de la olimpikoj ekonomie profitos de la olimpikoj.

La bela marborda urbo Qingdao estas unu el partneraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj. En tiu ĉi urbo okazos la olimpika velado. De la jaro 2003, post kiam ĝi estis difinata kiel olimpika partnera urbo, en tiu ĉi urbo evidentiĝas la olimpika efikeco. En la pasintaj 4 jaroj la malneta enlanda produktvaloro de tiu ĉi urbo ĉiujare averaĝe kreskis je 16,4% kaj la financa enspezo kreskis je 22,8%, tio metis solidan bazon por altigi vivrimedojn de loĝantoj. Akceptante intervjuon, sinjoro Xia Geng, urbestro de Qingdao, diris: "Pro la olimpika oportuno la ekonomio rapide kreskas. Olimpikoj alportis al niaj loĝantoj grandan ŝanĝiĝon. En la pasintaj 4 jaroj la enspezoj de urbanoj kaj kamparanoj averaĝe kreskis respektive je 15,1% kaj 11,8%, tio atingis rekordon."

Laŭ nekompleta statistiko, la rekta investo en la urba konstruo koncerna al la olimpikoj atingis 20 miliardojn da juanoj. Xia Geng diris, ke en la pasintaj 4 jaroj investo de la urbo en kuraca, kultura kaj trafika servoj ĉiujare averaĝe kreskis je 40%. Turismo estas grava parto de la olimpika ekonomio. La Sidnejaj Olimpikoj alportis al Aŭstralio turisman elspezon de 4,27 miliardoj da usonaj dolaroj. Qingdao estas fama turisma urbo. De la lastaj jaroj la urbo per la olimpika oportuno vastigas sian influon. Xia Geng diris: "De la lastaj jaroj Qingdao ĉiam kombinas la propagandon pri olimpikoj kun la turisma merkatado."

Olimpikoj alportis komercan ŝancon al entreprenoj de la urbo. Du famaj entreprenoj sukcese fariĝis sponsoroj de la Pekinaj Olimpikoj. Ili estas la korporacio Haier kaj bierkompanio Qingdao. Plenumante devon de olimpika sponsoro diskonigi la olimpikan spiriton, partopreni olimpikan konstruon kaj liveri olimpikan servon, ili profitas de la olimpika ekonomio. En la unua trimestro, la enlanda vendo-enspezo de la korporacio Haier kreskis je 18% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro. En la jaro 2005 la bierkompanio Qingdao fariĝis olimpika sponsoro. Post 1 jaro la vendokvanto de tiu ĉi kompanio pliiĝis je 111,5%. Olimpikoj ne nur ekspansiigas merkaton de entreprenoj, sed ankaŭ alportas pozitivan influon al produktado de tiuj ĉi entreprenoj.

La olimpika oportuno akcelas disvolvon de la ekonomio de la urbo Qingdao, tion sentas olimpikaj sponsoroj kaj ankaŭ ordinaraj urbanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040