china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpikaj spertoj de ĉina raportisto (foto)
(GMT+08:00) 2007-09-20 15:13:13

Gao Dianmin estas bone konata raportisto pri sporto. En la jaro 1984, li raportis pri la unua olimpika ormedalo en la ĉina historio, gajnita de Xu Haifeng en Los-anĝelesaj Olimpikoj. Nun li servas kiel direktoro de la Redakcio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo pri Sportaj Novaĵoj kaj estas membro de la Gazetara Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato.

Li estas prestiĝa raportisto pri sporto. De la Los-anĝelesaj Olimpikoj ĝis la Atenaj Olimpikoj li spertis 6 olimpikojn. En la jaro 1984, 30-jara li unuafoje ĉeestis olimpikojn. Tiam li raportis pri pafkonkurso, kaj ĝuste en tiu ĉi konkurso ĉina sportisto Xu Haifeng gajnis por Ĉinio la unuan olimpikan ormedalon. Pro la raportoj pri tiu ĉi evento, Gao Dianmin famiĝis. Rememorante tiun ĉi sperton li ankoraŭ sentis emociiĝon kaj feliĉon. Li diris: "Mi havis la honoron, ke mi partoprenis la raportadon pri olimpikoj en la jaro 1984. Tiam mi raportis pri pafkonkurso, kaj estis tre feliĉe, ke mi ĉeestis la momenton, en kiu ĉina sportisto Xu Haifeng gajnis por Ĉinio la unuan olimpikan ormedalon."

Gao Dianmin diris, ke tiam li ne havis tekkomputilon, tial li verkis raportojn per plumo aŭ tajpilo liverita de la novaĵ-centro. Post kiam Xu Haifeng gajnis la oran medalon, li rapidis al la novaĵ-centro kaj telefonis la ĝojigan novaĵon al la ĉefstabejo. Informite la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo tuj elsendis tiun ĉi novaĵon en la angla al la tuta mondo.

En la jaro 1979, Ĉinio ekpreparis sin por partopreni olimpikojn, post kiam ĝi revenis al la internacia olimpika familio. En la jaro 1984 Ĉinio unuafoje sendis delegacion al la Los-Anĝelesaj Olimpikoj. La olimpikoj servis kiel tre bona platformo por akceli interfluon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Usono. Gao Dianmin rememoris: "En la jaro 1984 la kontakto inter Ĉinio kaj Usono ekoftiĝis, tamen la reciproka kono inter la du popoloj restis malmulta. Tiam la olimpikoj ludis tre bonan rolon por akceli la amikecon kaj reciprokan konon inter la du popoloj. Apero de la ĉina sportista delegacio en Los-Anĝeleso vekis grandan atenton. Mi bone memoras, ke en la inaŭguro de la Los-anĝelesaj Olimpikoj usonanoj montris grandan komplezon al la ĉina delegacio per tre varma aplaŭdo."

Ĉinaj sportistoj rapide progresis kaj akiris tre bonajn rezultojn en postaj olimpikoj, kaj pro tio Ĉinio ekhavis la ideon gastigi olimpikojn. En la jaro 1993 Pekino malsukcesis en la unuafoja peticiado, tamen ĉinoj neniam forlasis la klopodon. Post zorga preparado Pekino peticiis okazigon de la 29-ajn Somerajn Olimpikojn de 2008. La 13-an de julio, 2001 en Moskvo okazis la 112-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato, en kiu, sinjoro Juan Antonio Samaranch, la tiama prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, proklamis Pekinon la gajninto. Ankaŭ Gao Dianmin ĉeestis tiun ĉi historian momenton.

En la taksraporto pri 5 kandidatoj de la olimpikoj de 2008, la Internacia Olimpika Komitato emfazis, ke la Pekinaj Olimpikoj de 2008 restigos al Ĉinio kaj la monda sporto la unikan heredaĵon. Gao Dianmin opinias, ke la okazigo de olimpikoj en Pekino manifestas la olimpikan spiriton kaj estas unu el signoj de la disvolvo de la olimpika movado, tio naskos gravan influon al la diskonigo kaj disvolvo de la olimpika spirito.

Nun Gao Dianmin servas kiel direktoro de la Redakcio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo pri Sportaj Novaĵoj kaj estas membro de la Gazetara Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato. Venontajare la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo portos la gravan taskon raporti pri la olimpikoj al la tuta mondo, kaj la Redakcio pri Sportaj Novaĵoj nature fariĝos la ĉefa forto de la raportado. Gao Dianmin esperas, ke li kaj la teamo ĉiuflanke priraportu kaj rivelu interesajn rakontojn de la Pekinaj Olimpikoj. Li diris: "En la raportado pri olimpikoj ni montros ne nur la ĉinajn atingojn el politiko, ekonomio kaj kulturo, sed ankaŭ la nivelon kaj propreson de la ĉina sporto; kaj aliflanke ni havas la devon raporti pri sportistoj el diversaj partoj de la mondo kaj pri ilia vivo en Pekino kaj iliaj atingoj en la olimpikoj."

Ni deziras, ke Gao Dianmin kaj liaj kolegoj sukcesu en la raportado, kaj olimpikaj rakontoj povu kortuŝi ilin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040