china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Loĝantara korpkonstruo disvolviĝas en Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-10-12 17:23:44

Antaŭ pli ol 10 jaroj la ĉina registaro lanĉis la kampanjon Loĝantara Korpkonstruo kun la celo altigi kompleksion de la loĝantaro. Ĝi alvokas, ke ĉiu loĝanto sportu almenaŭ unufoje en ĉiu tago. Por efektivigi la celon la ĉina registaro liveras al la publiko bonkvalitan servon. En la jaro 2002 la ĉina registaro decidis, ke Ĉinio kompletigu la publikan sportservon kun ĉina karaktero antaŭ la jaro 2020 por efektivigi akordan disvolvon de loĝantara korpkonstruo kun nacia ekonomio kaj socia afero. Antaŭ nelonge, Feng Jianzhong, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Sporta Administracio, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris: "En la jaro 1995 la Ŝtata Konsilantaro dekretis Kompendion de Plano pri Loĝantara Korpkonstruo, kiu faris ampleksan projekton kaj aranĝon por disvolvo de la popola sportado. De la lastaj jaroj oni organizas diversajn sportajn aranĝojn kun la partopreno de popol-amasoj por efektivigi la kompendion."

Por starigi publikan sportservon kun ĉina karaktero, diversnivelaj registaroj faris grandan klopodon en la pasintaj 5 jaroj. Oni konstruis sportajn instalaĵojn en setlejoj de popol-amasoj kaj organizis sportajn aranĝojn inter popol-amasoj. Utiligante la bonfaran fonduson el sporta loterio, diversnivelaj registaroj konstruis sportejojn kaj instalaĵojn en loĝkvartaloj, placoj, parkoj kaj strataj ĝardenoj. De la jaro 2002 Ĉinio entute elspezis ĉirkaŭ 2 miliardojn da juanoj por tiu ĉi konstruo.

Sinjorino Fu Xingxia estas 50-jara kaj loĝas en setlejo de la okcidenta parto de Pekino. Ĉiutage ŝi ekzercas sin per sportaj aparatoj en la setlejo. Ŝi diris: "Sportaj aparatoj instalitaj en nia setlejo estas tre oportunaj por loĝantoj, precipe por maljunuloj. Per ili oni sin ekzercas ĉiutage, kaj ankaŭ infanoj ludas ilin dimanĉe. Tiuj ĉi aparatoj havas malsamajn funkciojn kaj taŭgas por diversaj ekzercoj."

Granda parto de la ĉina loĝantaro troviĝas en la kamparo, tial diversnivelaj registaroj alte atentas sportadon de kamparanoj. De la lastaj 5 jaroj sub la gvidado de bazaj administraj institucioj kaj sportaj asocioj oni organizas sportajn aranĝojn preferatajn de kamparanoj dum ferioj aŭ novaliga tempo. Feng Jianzhong diris: "En la jaro 2006 la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono organizis basketbalan konkurson inter vilaĝoj. En la tuta regiono pli ol 11 000 vilaĝoj sendis teamojn al la konkurso. De la jaro 2004 la Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono organizas basketbalajn matĉojn inter vilaĝoj, kaj pro tio en la regiono ĉiuj vilaĝoj posedas sportejojn. Sportaj aranĝoj riĉigis kulturan vivon de kamparanoj, vekis ilian konscion pri korpkonstruo kaj forte akcelis disvolvon de sporto en vilaĝoj."

Ĉinio vigle sin preparas por la Pekinaj Olimpikoj. Kaptante tiun ĉi oportunan okazon, sportaj administracioj lanĉis la aranĝon Loĝantara Korpkonstruo kun Olimpikoj por konverti la fervoron kaj subtenon de ĉinoj al olimpikoj kiel la agon en korpkonstruo. Sportado jam penetris en la vivon de ĉinaj popolanoj kaj estas necesa por altigi la kompleksion kaj starigi civilizacian vivmanieron. Laŭ statistiko en la fino de la jaro 2006, 41% de la ĉina loĝantaro ofte praktikas sportojn. Laŭ tiu ĉi donitaĵo Ĉinio jam enviciĝis inter antaŭaj lokoj de evoluantaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040