china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Glate iras preparaj laboroj por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2007-10-25 15:55:57

En la gazetara konferenco okazinta la 19-an de oktobro en Pekino, vicurbestro de Pekino kaj plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin esprimis, ke la preparaj laboroj por la Pekinaj Olimpikoj jam glate plenumis diversperiodajn ĉefajn taskojn laǔplane kaj tio metis firman bazon por la sukcesa okazigo de la olimpikoj en 2008.

Nun restas malpli ol 300 tagoj antaǔ la inaǔguro de la Pekinaj Olimpikoj. De la lastaj 6 jaroj, ekde kiam Ĉinio sukcesis en peticio por gastigi la olimpikojn en 2008, kun la subtenado de la ĉina registaro kaj vastaj popolanoj, diversaj preparaj laboroj glate iras. En la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, vicurbestro de Pekino kaj plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin konigis:

"Nuntempe oni laǔplane plenumis diversajn gravajn preparajn laborojn. 27 el 37 konkursejoj por la Pekinaj Olimpikoj jam estis finkonstruitaj. La Ŝtata Stadiono, pro postulo de la inaǔguro, estos finkonstruita en marto de la venonta jaro, sed la konstruado por ĉiuj aliaj konkursejoj estos finita antaǔ la fino de la kuranta jaro. Oni jam sankciis la projekton pri inaǔgura kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj kaj nun iras la laboro pri provprezentado. Ankaǔ la preparado por la stafetado de la olimpika torĉo glate iras."

Krom tio, de la lastaj jaroj evidente perfektiĝas la ekologia medio kaj trafikaj fundamentaj instalaĵoj de Pekino kaj rimarkinde altiĝas la civilizacia kvalito de la urbanoj. Ĉio ĉi tio kreis bonajn kondiĉojn por la sukcesa okazigo de la olimpikoj.

Dum la peticiado por gastigi la olimpikojn Pekino jam elmetis la planon de "Verdaj Olimpikoj". Vicurbestro de Pekino kaj plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin montris:

"Dum la tuta procezo de preparado ni aktive klopodas por efektivigi ĉi-flankajn promesojn kaj akiris rimarkindajn efikojn. Venontapaŝe ni daǔre klopodos por plene efektivigi niajn promesojn pri 'Verdaj Olimpikoj'."

Li diris, ke en la procezo de preparado por la olimpikoj, Ĉinio aktive plenumas la orientilon de "Verdaj Olimpikoj", ekzemple, en konstruado de olimpikaj sportejoj oni uzas "verdajn" materialojn, kaj entreprenoj liverontaj manĝaĵojn por la olimpikoj devas aĉeti mediprotektajn produktojn. Krome la preparado de la olimpikoj rimarkindan akcelis progreson de la urba mediprotekta afero.

Sekurec-garantio ĉiam estas unu el la plej gravaj aferoj en la preparado de la olimpikoj. S-ro Liu Jingmin konigis, ke glate iras la sekurec-garantiaj laboroj de la Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"Ni ellaboris detalan sekurec-garantian planon por la Olimpikoj laǔ la postulo de la Internacia Olimpika Komitato kaj establis efikecan glatiran ŝtatnivelan komandan sistemon pri sekureca garantio por la Olimpikoj, kiu povas fari lertan manovradon kaj ĝustatempan reagon."

En la gazetara konferenco okazigita en la sama tago, s-ro Liu Jingmin ankaǔ esprimis, ke la preparaj laboroj de la Pekinaj Olimpikoj grandigas la internacian famecon de Pekino kaj rimarkinde akcelas la ekonomian disvolviĝadon de Pekino.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040