china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hongkong-a olimpika volontula laboro havas trajtojn
(GMT+08:00) 2007-11-01 08:46:39

Ekde la frua periodo de moderna olimpika sporto, volontularo por olimpikoj ĉiam estas nemankigebla parto. Varbado kaj trejnado estas unu el la plej gravaj laboroj. Hodiaŭ ni kune nin alproksimigu al hongkong-a volontula trejnado.
Laŭ plano, Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Kompanio, kiu respondecas pri organizado kaj funkciigado de olimpika ĉevalarta konkurso, varbas volontulojn trifoje. La varbado daŭros ĝis marto de la jaro 2008. En la unua fojo oni planis varbi 200 homojn, tamen 8 000 alvenis por sin anonci; ankaŭ en la dua fojo estis la sama fenomeno. Organizanto ride diris al raportisto, ke tio donas al ili sufiĉan spacon por elekti. 
Pekinaj volontuloj plejparte devenas de universitatoj kaj organizanto emas preni studentojn kiel volontulojn. En Hongkong, kiu havas maturan volontulan servon, troviĝas malsama fenomeno. Pli ol duonon okupas la unuafoje varbitaj volontuloj.
S-ro Zeng Chongji, kiu estas laboranto en elektronika kompanio, estas volontulo. Li konigis ilian trejnadon. 
(sono 1-a)
"Komence de ĉi-jara marto, ni la unuaj volontuloj iris al trejna karavano en Xigong( lok-nomo en Hongkong). Tie ni gajnis orientadon de tiuj, kiuj estis profesiaj trejnistoj pri volontula laboro en 2000-a-jara Sidneja Olimpiko. Ankaŭ ormedala gajninto de olimpika ĉevalarto ĝuis komprenaĵojn kun ni. En 3-taga kaj 2-nokta trejnado ni konatiĝis kun multaj geamikoj el diversaj departementoj. Ankaŭ trejna enhavo havas profundecon kun scioj pri ĉevalarto. Cetere ni havis trejnadon pri talento de gvidantoj. Ĉar ni estas la unuaj volontuloj kaj bezonas helpi al la kompanio trejni la duajn kaj la triajn, tia trejnado por ni estas granda helpo."
Li ankaŭ opiniis, ke lia propra labora sperto estas ege utila por ke li fariĝu kiel "gvidanto-volontulo", ĉar li mem sin dediĉas en administrado en kompanio.
Hongkong-a olimpiko-volontula laboro havas alian malsaman lokon, nome, iliaj volontuloj vivas en perfekta volontul-serva sistemo. S-ro Yuan Haixing, administra ĝenerala inspektoro de Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Kompanio, diris: 
(sono 2-a)
"Hongkong estas malsama ol la landinterno. Hongkong-aj laborantaj homoj familiariĝis kun volontula laboro jam en universitatoj. Ili havas entuziasmon por esti volontuloj. Eĉ enoficiĝinte, oni esperas plue esti volontulo. Hongkong-a volontula laboro havas longan historion. Pli ol duono de studentoj funkciis kiel volontuloj kaj familiariĝis kun volontula kulturo. Ili estas pretaj." He Yongyin estas ĝuste unu el la pretaj volontuloj de olimpika ĉevalarta konkurso.
Ni nun aŭskultu ŝian rakonton.
(sono 3-a)
"Mia nomo estas He Yongyin. Mi laboris en universitato. Antaŭ tio, mi laboris en radio kaj afiŝa kompanio. Mi volas min dediĉi en amaskomunikila servo, ĉar mia antaŭa sperto povas helpi min. Mi havis multe da ŝancoj min dediĉi al volontula servo, ekzemple virina kaj maljunula edukado. Ĉinio unuafoje havas ŝancon organizi tiel gravan konkurson. Mi estas fiera por esti ĝia volontulo."
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040