china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Glate iras preparo de Hongkong por olimpikaj ĉevalartaj konkursoj
(GMT+08:00) 2007-11-08 16:53:41

Akceptante intervjuon de raportisto en la 6-a de novembro, s-ro Zeng Decheng, estro de Civilafera Buroo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, esprimis, ke nuntempe glate iras preparo de Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Komitato. Hongkong certe prezentos al la tuta mondo elstarajn olimpikajn ĉevalartajn konkursojn kaj faros propran kontribuon por sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj.

Li konigis, ke la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono alte atentas okazigon de ĉevalartaj konkursoj de la 2008-a-jaraj Pekinaj Olimpikoj. Koncernaj institucioj de Hongkong ofte faras kontakton kaj bonan kunlaboron kun Pekina Olimpika Komitato. Dum ĉevalartaj konkursoj de "Bonŝanca Pekino" okazigita en ĉi-jara aŭgusto, konkursejo bone traktis pluvegon kaj tajfunon kaj diversaj flankoj donis bonan takson al organizado kaj konkursejo. Farante inspekton en Hongkong, ankaŭ la 29-a Olimpika Interkonsiliĝa Komisiono donis altan takson. Hongkong-a ĉevalarta konkursejo estas rigardata de diverslandaj olimpikaj komitatoj kaj Internacia Ĉevalarta Federacio kiel la monde plej bona.

Konsidere varmecon en Hongkong, Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Komitato instalis klimatizilojn en ĉiuj staloj. Krome ĉiuj ĉevalartaj konkursoj iros ĉe mateno kaj sunsubiro. Estas ne ofte, ke oni instalis klimatizilojn en staloj. Olimpikaj komitatoj de iuj eŭropaj kaj amerikaj landoj faras interkonsiliĝon kun Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Komitato kaj esperas, ke ĉevaloj povos alveni al Hongkong anticipe je 2 semajnoj por kutimiĝi al varmeco kaj klimatiziloj.

Dum la Pekinaj Olimpikoj, 225 ĉevaloj el monde diversaj lokoj alvenos al Hongkong por konkursoj. Hongkong-a Olimpika Ĉevalarta Komitato preparis altkriteriajn stalojn kaj invitis pli ol cent famajn besto-kuracistojn el la tuta mondo inkluzive de la landinterno.

Ĉevalarta konkursejo estas reformita el golfejo. Oni finkonstruis drenan sistemon, kiu povas garantii, ke eĉ renkontante maloftan pluvegon, akvo estu forkondukita en unu horo.

Laŭ informo, okazigo de ĉevalartaj konkursoj de la Pekinaj Olimpikoj estis alte atentata de hongkong-anoj. La unua-perioda bileto-vendado bone iras kaj oni forvendis 40 000 biletojn el 170 000. Baldaŭ ekos la dua-perioda bileto-vendado.

Laŭ konigo, en la venontjara majo oni finkonstruos oficejojn kaj spekto-podion, kiu povas enhavi 180 000 spektantojn. Projektoj pri sekureco-garantio kaj trafiko estas ellaboritaj kaj novaĵa centro estas konstruata laŭ konkretaj postuloj de Internacia Olimpika Komitato kaj Pekina Olimpika Organiza Komitato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040