china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oni akumulis spertojn el Bonŝanca Pekino por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2007-11-15 15:18:28

Nuntempe en Pekino iras serio da sportaj eventoj de "Bonŝanca Pekino" intime koncerna al Pekinaj Olimpikoj. "Bonŝanca Pekino" celas testi kapablon de Pekino okazigi olimpikojn. Laŭ plano, Pekina Olimpika Organiza Komitato funkciigos 42 sportajn eventojn en la jaro 2007 kaj en la unua duonjaro de 2008. Oni planas organizi 26 specojn en la jaro 2007 kaj 19 specojn estis okazigitaj.

Antaŭ nelonge en Pekino, s-ro Yang Shu'an, vicprezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato, esprimis:

(sono 1-a)

"Post serio da sportaj eventoj de 'Bonŝanca Pekino', ĉiuj stadionoj, instalaĵoj kaj teknika sistemo fundamente kongruas al bezono de funkciigo de Pekinaj Olimpikoj. Volontuloj ludis gravan rolon. Tekniko, ekipaĵoj kaj koncernaj sistemoj ĝenerale normale funkcias. Ankaŭ sekurec-protekto, trafiko, administrado, medi-protekto, kuraco, manĝado kaj loĝado estas fundamente garantiataj."

Diversaj flankoj havis pozitivajn reagojn pri "Bonŝanca Pekino". Jacques Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, esprimis: "Organizado de sportaj eventoj de 'Bonŝanca Pekino' estas ege sukcesa kaj ni kontentas pri tio." S-ro Hein Verbruggen, oficisto de Internacia Olimpika Komitato, diris:

(sono 2-a)

"En la lasta periodo, ni inspektis multajn sportajn eventojn en Pekino, Qingdao kaj Hongkong. Tiuj sportaj eventoj estis ege bone organizitaj kaj komplete kontentigis postulojn."

11 internaciaj sportaj federacioj prezentis proprajn prijuĝajn raportojn pri tiuj sportaj eventoj. Konkludante ilian sintenon, Yang Shu'an diris:

(sono 3-a)

"Ĝenerale dirite, ili havas bonegan takson pri 'Bonŝanca Pekino'. Tio estas ekster ilia supozo, ke unu jaron antaŭ inaŭguriĝo de Pekinaj Olimpikoj, testaj sportaj eventoj havas tiel bonajn stadionojn, instalaĵojn, ekipaĵojn kaj organizadon."

Pekina Olimpika Komitato ankaŭ alte atentas opinion de popolamasoj al tiuj sportaj eventoj. Sendependa enketo montras, ke la publiko ĝenerale opinias, ke organizado kaj funkciigo de 'Bonŝanca Pekino' atingis pli altan nivelon kaj gajnis bonan efikon.

Organizantoj de Pekina Olimpika Komitato ne blinde ĝojas pri tio, ĉar ili klare scias celon de "Bonŝanca Pekino". S-ro Hein Verbruggen diris:

(sono 4-a)

"Oni okazigas 'Bonŝancan Pekinon' por gajni spertojn. Trovante ion plibonigendan, oni vere realigas celon."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040