china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Debutis medaloj de Pekinaj Paralimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-11-15 16:39:08

La 14-an de novembro la Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigis dezajnon de medaloj por la paralimpikoj, 2008. La medaloj havas saman stilon laŭ dezajno, ideo kaj aspekto kun tiuj por la olimpikoj, tio tute konformas al la postulo "ambaŭ bonegaj" kaj esprimas la temon Unu Mondo, Unu Sonĝo.

Medaloj por la paralimpikoj, 2008, havas sur sia fronta flanko ringforman jadon. Tiu ĉi dezajno inspiriĝis el jadaĵoj de la antikva Ĉinio. Meze estas la emblemo de la paralimpikoj, 2008, kaj dorse estas tiu de la Internacia Paralimpika Komitato, la nomo de sporto kaj la vortoj Paralimpikoj, Pekino, 2008 en la ĉina, angla kaj brajlo.

Sinjoro Hang Hai, reprezentanto de la teamo por dezajnado de la medaloj kaj profesoro el la Centra Akademio de Artoj, interpretis ideon de la dezajno. Li diris, ke ĉinoj havas la morojn kompari jadon kun virto, tial la ideo inkrusti la paralimpikajn medalojn per jado esprimas la ĉinan estetikan valorkoncepton kaj enkorpigas perfektan kombinadon de la ĉina nacio kaj paralimpikoj.

La Internacia Paralimpika Komitato havas rigorajn preskribojn pri materialo, konebleco, pezo, dimensio kaj desegno. Medaloj por ĉampionoj kaj subĉampionoj de paralimpikoj devas esti faritaj el arĝento, kaj tiuj por ĉampionoj nepre enhavas minimume 6 gramojn da oro. Sinjoro Zhao Dongming, direktoro de la kultura sekcio sub la Pekina Olimpika Organiza Komitato, konigis, ke inkrustado per jado konformas al koncernaj preskriboj de la Internacia Paralimpika Komitato, kaj la ideo kaj dezajno similas al tiuj de la olimpikoj, tio montras la egalecon kaj reciprokan respekton inter ordinaraj homoj kaj handikapuloj. Medaloj por la du eventoj havas saman valoron kaj portas komunan gloron.

Sinjoro Zhang Qiuping, direktoro de la paralimpika sekcio sub la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris, ke la laboro pri la medaloj komenciĝis novembre de la lasta jaro. Analizante dezajnojn de antaŭaj ĉiuj paralimpikoj oni konfirmis la ideon. La Organiza Komitato kaj la Internacia Paralimpika Komitato akceptis la dezajnon respektive en la 20-a de septembro kaj la 11-a de oktobro, 2007. La Internacia Paralimpika Komitato bone taksis kaj konfirmis la dezajnon.

Zhang Qiuping opinias, ke dezajnoj de ĉiuj paralimpikoj havas la saman punkton, ke ili bone montras malsamajn kulturojn de paralimpikaj gastigantoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040