china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Preparado por Pekinaj Olimpikoj iras glate (foto)
(GMT+08:00) 2007-11-19 22:05:31

La 13-an de julio de la jaro 2001 en Moskvo okazis la 112-a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato, en kiu Pekino gajnis la rajton okazigi la Somerajn Olimpikojn, 2008. Decembre de tiu ĉi jaro fondiĝis Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj oficiale komenciĝis la preparado por la olimpikoj, kiuj okazos de la 8-a ĝis la 24-a de aŭgusto, 2008.

En la pasintaj 6 jaroj Pekino faris grandan klopodon por la olimpika preparado. Sinjoro Wang Wei, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris al raportistoj, ke post la fondiĝo la Organiza Komitato difinis por si la celon okazigi altnivelajn olimpikojn kun distingaj trajtoj. Li diris: "Okazigi altnivelajn olimpikojn kun distingaj trajtoj estas la solena promeso, farita de Ĉinio al la mondo, kaj ankaŭ la postulo kaj deziro de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Ĝenerale diversaj laboroj koncernaj al la preparado iras glate laŭ la plano."

Laŭ sinjoro Wang Wei, la difinita celo okazigi altnivelajn olimpikojn kun distingaj trajtoj montriĝos en 8 flankoj: altnivelaj konkursejoj, instalaĵoj kaj organizado de konkursoj; altnivelaj inaŭguro, fermo kaj kulturaj aranĝoj; altnivela gazetara servo; altnivela sekureca gardo; altnivela volontula teamo; altnivelaj trafiko kaj servado; altnivelaj civilizaciaj trajtoj; kaj eminentaj atingoj de diverslandaj sportistoj.

Post la intensa laboro en ĉirkaŭ 6 jaroj la celo pli kaj pli proksimiĝas. Wang Wei diris, ke konstruado de olimpikaj konkursejoj, la plej grava parto de la preparado, tre kontentigis la Internacian Olimpikan Komitaton. 10 el 37 nove konstruataj olimpikaj konkursejoj jam kompletiĝis, kaj la ceteraj finkonstruiĝos en la fino de tiu ĉi jaro krom olimpika ĉefsportejo, la Nacia Stadiono, kiu kompletiĝos en la venonta jaro pro la projekto de la inaŭguro. Organizado de diversaj konkursoj profundiĝis, kaj la tagordo de ĉiuj konkursoj estas fiksita. Konstrukcio de la inaŭguro kaj fermo de la olimpikoj fundamente plenumiĝis, kaj baldaŭ oni komencos la praktikon kaj provludon. Zhang Yimou, internacie fama filmdirektoro, funkcias kiel la ĉefreĝisoro de la inaŭguro. Krome ankaŭ itinero de stafetkurado de la olimpika torĉo publikiĝis. Pekino intencas, ke la torĉo ascendu la montpinton Ĉomolangma dum la vojaĝo por aldoni imagon pri la stafetkurado, kiu komenciĝos en la venonta jaro.

Preparado por la olimpiko ricevis fervoran subtenon de pekinanoj kaj ĉinaj popol-amasoj, tio plene montriĝis en la varbado de olimpikaj volontuloj. Al la olimpikoj necesas ĉirkaŭ dek mil volontuloj servontaj al diversaj konkursoj. Ĝis la fino de julio pli ol 500 mil homoj sin anoncis aliĝi al la volontula teamo. Granda subteno de ĉinaj popolanoj profunde impresis la Internacian Olimpikan Komitaton. Wang Wei diris: "Varbado de olimpikaj volontuloj startis unue en la ĉina ĉeftero kaj poste en Hongkong, Aomen, Taiwan kaj transmaraj regionoj. Ĝis la fino de julio pli ol 560 mil homoj sin anoncis. Ni garantias ne nur la nombron, sed ankaŭ la kvaliton."

Al olimpika urbo necesas perfekta trafiko kaj bonaj cirkonstancoj. Pekino faris grandan klopodon en tiuj ĉi du kampoj kaj akiris grandan progreson. Por mildigi la premon el olimpika trafiko, Pekino intensigis la konstruadon de tramvoja trafiko en la pasintaj 6 jaroj. Ĉiuj metrolinioj, nove konstruataj por la olimpikoj, kompletiĝos en la venonta jaro. Tiam la pekina tramvoja trafiko atingos 200 kilometrojn, la historian rekordon, tio garantios la publikan trafikon dum la olimpikoj.

Krome Pekino faris grandan klopodon por bonigi medion. De la jaro 1998 ĝis la fino de 2006 Pekino investis 12,2 miliardojn da usonaj dolaroj kaj plenumis pli ol 20 gravajn medi-bonigajn programojn. Wang Wei diris, ke Pekino intensigos plu diversajn laborojn laŭ olimpika kutimo kaj koncernaj instrukcioj de la ĉina registaro. Li diris: "Ni elkore esperas, ke ĉiuj priatentu kaj partoprenu plu la olimpikan preparadon kaj klopodu por okazigi altnivelajn olimpikojn kun distingaj trajtoj kaj konstrui pli belan kaj harmonian mondon." Jen du demondoj:

Kian celon la Pekina Olimpika Organiza Komitato havas?

Kiam inaŭguriĝos kaj kiam finiĝos la Pekinaj Olimpikoj?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040