china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Slogano kaj talismanoj de Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-11-21 11:48:33

Por pli bone diskonigi ideon de la Pekinaj Olimpikoj kaj konigi la ĉinan kulturon al la mondo, en la jaro 2005 la Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigis sloganon kaj talismanojn de la Pekinaj Olimpikoj. Kiaj estas la slogano kaj talismanoj kaj kian signifon ili havas?

"Slogano de la Pekinaj Olimpikoj, 2008, estas Unu Mondo, Unu Sonĝo." Vespere de la 26-a de junio, 2005, en la Pekina Laborista Stadiono, Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, proklamis la sloganon.

Olimpika slogano estas fajna kondensiĝo de la olimpika ideo kaj kulturo de la gastiganto. De post la Seulaj Olimpikoj, 1988, gastigantoj de ĉiuj olimpikoj prezentas koncizan sloganon. Ekzemple por la Atenaj Olimpikoj, 2004, grekoj fiere elkriis la sloganon Bonvenon al Hejmo. Tiu ĉi slogano esprimis la plej varman inviton al la monda olimpika familio kaj ankaŭ montris ĝojon kaj fieron de Grekio, la lando de olimpika origino, pro la olimpika reveno al la hejmloko.

Kian signifon havas la slogano de la Pekinaj Olimpikoj? La Organiza Komitato diris, ke la slogano Unu Mondo, Unu Sonĝo, esprimas la komunan deziron de la mondo inspirita de la olimpika spirito strebi por la bela estonteco de la homaro kaj ankaŭ la ideon de la ĉina popolo posedi kune kun diversaj popoloj la belan hejmlokon, dividi civilizacion kaj krei la estontecon. La ĉina tradicia kulturo ĉiam emfazas la akordon inter la homaro kaj naturo kaj inter diversaj individuoj. Slogano de la Pekinaj Olimpikoj implicas harmonian disvolvon, pacan kunekziston kaj kunlaboron por kuna gajno, tio akordas kun tiuj ĉi elementoj en la ĉina tradicia kulturo. Sinjoro Zhang Yiwu, specialisto pri olimpikoj el Pekina Universitato, diris: "La slogano havas du gravajn punktojn, kaj ĝia kerno estas la mondo kaj sonĝo. Unu Mondo signifas, ke Ĉinio havas malferman spiriton kaj volas kontakti la mondon, kaj Unu Sonĝo esprimas la valorkoncepton de Ĉinio kaj la mondo al olimpikoj kaj aliaj amindaj aferoj, ekzemple al la paco."

La slogano estas konciza, tamen ĝi estas kristalaĵo de la kolektiva saĝeco. La 1-an de januaro, 2005, la kultura sekcio de la Pekina Olimpika Organiza Komitato komencis peti la olimpikan sloganon en la monda sfero. Unu monaton poste la sekcio ricevis 2 100 mil kontribuojn el diversaj lokoj de Ĉinio kaj fremdaj landoj.

La 11-an de novembro, 2005, okaze de la mila tago antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, oni senvualigis la 5 olimpikajn talismanojn Fuwa. Ili nomiĝas respektive Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini. Kiel konate la ĉina kulturo estas tre ampleksa kaj profunda, tial oni verkis 5 talismanojn por pli bone esprimi la ĉina deziron al la olimpikoj.

La 5 talismanoj Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini havas la figurojn respektive de fiŝo, granda pando, olimpika fajro, tibeta antilopo kaj hirundo. Ili implicas la rilatojn kun maro, arbaro, fajro, tero kaj ĉielo, simbolas la akordon inter la naturo kaj homaro kaj konformas al la ideo Verdaj Olimpikoj, iniciatita de Pekino. Krome oni fandis en la dezajnon multajn elementojn de la ĉina kulturo. Ekzemple, la fiŝo-figuro de Beibei inspiriĝis el la ĉina tradicia novjara pentraĵo. Estas interese, ke en la ĉina lingvo unuaj silaboj el la 5 nomoj konsistigas la vortojn Pekino Bonvenigas Vin (Beijing Huanying Ni), kaj la 5 talismanoj prezentiĝas kontraste kun la olimpikaj ringoj. Sinjoro Kecan Gosper, vicprezidanto de la Akordiga Komitato de la Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, diris: "La talismanoj Fuwa de la Pekinaj Olimpikoj konsistas el 5 elfoj. Ili interligas unu kun la alia same kiel 5 fingroj kaj prezentiĝas kontraste kun la 5 olimpikaj ringoj, tio enkorpigas la akordon inter la homaro kaj naturo kaj spegulas riĉan imagon, tial la olimpika movado devas danki Pekinon."

Jen du demandoj:

3, Kian sloganon havas la Pekinaj Olimpikoj?

Kian nomon respektive havas la 5 talismanoj Fuwa de la Pekinaj Olimpikoj?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040