china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina Olimpika Organiza Komitato starigis ĵurnalistan akceptan tagon
(GMT+08:00) 2007-11-21 11:19:29

Matene de la 13-a de novembro en 5-etaĝa konferencejo de Novaĵa Centro de Pekinaj Olimpikoj, prenante kafon, raportistoj faris vid-al-vidan dialogon kun estroj de Pekina Olimpika Organiza Komitato. Tio estas la unua raportista akcepta tago funkciigita de Novaĵa Disvastiga Departemento de Pekina Olimpika Organiza Komitato.

Raportistoj de Associated Press, L'agence France-Presse, Reuters kaj aliaj amaskomunikiloj, unu post alia, faris interparolon kun Sun Weijia, Gao Changli, estro kaj vicestro de Amaskomunikila Funkciiga Departemento de Pekina Olimpika Organiza Komitato, pri amaskomunikila servo, trafiko kaj sekureco-garantio dum Pekinaj Olimpikoj. Proponoj kaj bezonoj elmetitaj de raportistoj estis atenteme notitaj de laborantoj de la komitato. Respondeculo de Novaĵa Centro de Pekina Olimpika Organiza Komitato esprimis, "Por komplete kaj ĝustatempe kontentigi intervjuajn bezonojn de eksterlandaj raportistoj, Pekina Olimpika Organiza Komitato decidis difini de 9:30 ĝis 11:00 matene de ĉiu mardo kiel tempon de ĵurnalista tago. Ni ankaŭ atenteme aŭskultos opiniojn kaj proponojn de raportistoj kaj perfektigos amaskomunikilan servon." Tio estas la unua fojo en la historio de olimpikoj, ke oni servas al amaskomunikiloj per tia formo.

Iu raportisto diris, "En antaŭaj du olimpikoj ne troviĝis ĵurnalista akcepta tago. Mi opinias, ke tia formo estas nova kaj utila. Ĝi liveras al ni eksterlandaj raportistoj bonegan kanalon. Mi ĉiufoje ĉeestos en la estonteco." Yu Jinyi, kiu sin dediĉas en novaĵa servo en kanada ambasadoro, estas kontenta pri la nova rimedo. Ŝi diris: "Informite pri ĵurnalista akcepto, mi speciale ordigis problemojn telegramitajn de kanadaj amaskomunikiloj. Mi kredas, ke hodiaŭa akcepto liveros al ili favoran helpon por raporti Pekinajn Olimpikojn."

Pro senĉesa alveno de raportisto, organizanto ŝanĝis pli grandan konferencejon kaj longigis akceptan tempon je unu horo. Kiam finiĝis la akcepto, eksplodis varma aplaŭdo el amaso da raportistoj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040