china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Konkursejoj por la Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-11-26 18:18:18

Karaj amikoj, ĝis la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj restas ankoraŭ tempodaŭro de malpli ol unu jaro. Glate iras la konstruado de konkursejoj. Hodiaŭ ni konigu al vi la konstruadon.

La Pekinaj Olimpikoj bezonas entute 37 konkursejojn, interalie, 19 novajn, 11 rekonstruitajn kaj 7 provizorajn. La totala investo estas ĉirkaŭ 2,67 miliardoj da usonaj dolaroj antaŭkalkulate. La ĉina registaro kaj la municipo Pekino donas altan atenton al la konstruado kaj organizas en- kaj ekster-lande unuaklasajn skipojn por diversaj ĉeneroj de projektado kaj konstruado de la konkursejoj. La projektoj de multaj konkursejoj estas freŝaj je koncepto kaj tre altaj je sciencteknika enhavo kaj estetika valoro. La Nacia Stadiono, nomata "Birdnesto", la Nacia Naĝhalo nomata "Akva Kubo" kaj aliaj gravaj konkursejoj estas vaste laŭdataj pro la koncepto kaj iuj espereble fariĝos ĉefverkoj en la arkitektura historio de la Olimpikoj.


"Birdnesto"

La Nacia Stadiono, kie okazos la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, pro sia aparta aspekto, estas figurece nomata "Birdnesto". Ĝi ekkonstruiĝis en decembro, 2003, en la Olimpika Ĝardeno en norda Pekino. La ekstera parto de la grandioza "Birdnesto" estas fundamente plenumita. Vicĝenerala inĝeniero respondeca pri ĉeloka konstruado sinjoro Li Jiulin diris, ke la konstruantoj donos al la ferŝtala skeleto de la "Birdnesto" travideblan "surtuton" kontraŭ vento kaj pluvo por spektantoj en la stadiono. La faka termino de tiu ĉi surturo nomiĝas "membrano", altsciencteknika materialo simila al vitro aŭ plasto. Ĝi estas kaj diafana kaj aerenlasa, kaj akvo- kaj polvo-rezista. La nova materialo videblas internacie ankoraŭ malofte.

En la konstruado oni utiligas grandan kvanton da novaj teknikoj, novaj materialoj kaj novaj normoj. Tio ja estas grava karakterizo de la konstruado. Sinjoro Li Jiulin konigis:

"Unue, estas aparta la projekto. Por ĝi ni uzas relative multajn novajn teknikojn, kiaj ŝtala strukturo kaj membrana strukturo. Tio alportas al ni malfacilajn problemojn pri inĝenieriaĵo kaj tekniko, neniu ekzistanta konstruaĵo povas esti referencebla; due, la aparta projekto superas la skalon de la nunaj projektaj normoj, pro tio en projektado, konstruado kaj ekzamenado ni trovas neniun nunan normon kiel bazon."

Estas videble, ke la konstruado de la tiel grandioza "Birdnesto" ja estas procezo por solvi malfacilojn. Espereble, kun la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la "Birdnesto" mem estos monde atentata fokuso kaj fariĝos alia simbola konstruaĵo de Pekino.

Laŭ projekto oni plene konsideras la funkciojn de sporto, kulturo, konferenco, ekspozicio, komerco, turismo, sanitaro kaj amuzo de la konkursejoj de la Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ instalaĵojn por trafiko, telekomuniko kaj sekureco, por liveri kiel eble plej vastan regulan spacon kaj profitajn kondiĉojn en la estonta komercado kaj maksimume disvolvi la socian efikon kaj la ekonomian de la konkursejoj.

Post la Olimpikoj, la Nacia Stadiono fariĝos la ĉefa ludkampo de la Pekina Guoan-a Piedpilka Klubo kaj ankaŭ ĉe ĝi estos komercaj ĉambroj kaj instalaĵoj por sanitaro kaj ripozo. Vicĝenerala direktoro de la Limigita Respondeca Kompanio de la Nacia Stadiono sinjoro Zhang Hengli konigis:

"Post la Olimpikoj en 2008, ni projektos iujn komercajn instalaĵojn kaj aktivadojn, ekzemple, hotelon kaj konkursadon kaj ĉiuflanke konstruos la framon por utiligado post la Olimpikoj."


"Akva Kubo"

Najbare al la Nacia Stadiono estas la nacia naĝ-centro nomata "Akva Kubo". Tie okazos konkursoj de naĝado, plonĝado kaj akvo-pilko kaj similaj de la Pekinaj Olimpikoj. La Akva Kubo estas la ununura konkursejo konstruata per donacoj de samlandanoj en Hongkong, Aomen kaj Taiwan kaj de transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj. Ĝi estas aparte atentata pro sia magia akvoblua ekstero.

Krom la distingiĝaj projekto kaj konstruado kaj plena konsidero de postkonkursa utiligado, oni ankoraŭ akcentas la koncepton pri "verdaj Olimpikoj" kaj "sciencteknikaj Olimpikoj". En tiu ĉi flanko elstaras la Vel-Ŝipa Centro en la ĉina orienta apudmara urbo Qingdao, kie okazos vel-ŝipa konkursado de la Olimpikoj. La centro situas ĉe la Golfo Fushan en la nova kvartalo de la urbo kaj areas 45 hektarojn. Promenante en la centro oni povas rimarki, ke la koncepto pri "verdaj Olimpikoj" jam penetriĝas en ĉiujn ĉenerojn de la centro.

Estro pri inĝenieriaĵo kaj mediprotekto de la Qingdao-a Olimpika Vel-Ŝipa Komitato sinjoro Li Zhipeng konigis, ke verdaj mediprotektaj sciencteknikoj estas vaste aplikataj en la centro, ekzemple, teknikoj pri sun-energio, marakva varmiga pumpilo kaj ventenergia elektrumado. Li esprimis la esperon, ke pere de tiuj mediprotektaj kaj energiŝparaj instalaĵoj, la koncepto pri "verdaj Olimpikoj" radikiĝu inter homoj. Li diris:

"Utiligante tiujn altsciencteknikajn rimedojn kaj teknikojn, ni celas servi kiel bona ekzemplo al la socio kaj plie, disvastigi la koncepton pri verdaj Olimpikoj."

La menciitaj konkursejoj estas nur miniaturo de la konkursejoj por la Pekinaj Olimpikoj. Kiam la Internacia Olimpika Komitato rajtigis Pekinon gastigi la 29-ajn Somerajn Olimpikojn en la 13-a de julio, 2001, Pekino ellaboris detalan preparan planon kaj ĝin praktikas paŝo post paŝo. De la fino de la jaro 2003, iras sinsekve la konstruado de la novaj kaj plivastigataj konkursejoj, la projekto estas realigata. Prezidanto de la Kunordiga Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Someraj Olimpikoj sinjoro Hain Verbruggen donis pozitivan takson al la konstruado de la konkursejoj por la Pekinaj Olimpikoj:

"Mi tre ĝojas diri, ke la konstruado de la konkursejoj antaŭeniras en ĝusta rapideco, tio estas, la konstruado iras rigore laŭ la plano, nome, sur la ĝusta trako. Pro tio mi estas tre emociata, vidante, ke la inĝenieriaĵoj fariĝas realaj."

Karaj amikoj, nun mi prezentu al vi du demandojn:

1. Kiom da konkursejoj bezonas la Pekinaj Olimpikoj?

2. Kian nomon portas la Nacia Stadiono, kie okazos inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj?

Karaj amikoj, finiĝis nia programero. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040