china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kunlaborantaj urboj de Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-11-26 18:18:18

Karaj amikoj, laŭ aranĝo bezonata de la konkursoj, ne ĉiuj matĉoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 okazos nur en Pekino. Futbalado okazos ankaŭ en Tianjin, Qinhuangdao, Ŝanhajo kaj Shenyang, velŝipado kaj ventsurfotabulado en Qingdao kaj ĉiuj matĉoj de rajdarto en Hongkong.


Velŝipa Centro de Qingdao

Velŝipado kaj ventsurfotabulado de Olimpikoj okazas sur maro. Pro tio, se kontinenta urbo gastigas Olimpikojn, tiuj du konkursoj senescepte okazas en apudmara urbo. Ekzemple, la 20-aj Someraj Olimpikoj okazis en la germana suda urbo Munkeno en 1972, la velŝipado okazis en la norda apudmara urbo Kiel. Kadre de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 la velŝipado okazos en la ĉina orienta apudmara urbo Qingdao. La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de Pacifiko, apudas al la Flava Maro, oriente rigardas trans maro al la Korea Duoninsulo kaj Japanio. Tie stabilas la ventoforto kaj akvofluo kaj estas ideala konkursejo de internacia velŝipado. Qingdao ankaŭ estas ĝardena urbo ombroriĉa kaj en- kaj ekster-lande fama. Ruĝaj tegoloj, verdaj arboj, blua maro kaj la blua ĉielo kune manifestas la belan figuron de la urbo; kaj ruĝaj rifoj, zefiroj, koloraj veloj kaj oraj plaĝoj formas belan pejzaĝon. Difinite kiel kunlabora urbo de la Pekinaj Olimpikoj, la urbo renkontas pli da ŝancoj por evoluado. Urbestro Xia Geng konigis:

"Impulsate de la 'olimpika efekto', nia ekonomio relative rapide disvolviĝas de la lastaj jaroj. Olimpikoj alportas multe da ŝanĝiĝoj al la vivo de la urbanoj. Ekzemple, ilia enspezo pliiĝas daŭre. En la lastaj kvar jaroj la jaraj enspezoj de loĝantoj en la kvartaloj kaj antaŭurbo pliiĝis respektive je 15,1% kaj 11,8%, kaj en tiu ĉi tempodaŭro iliaj enspezoj plej rapide pliiĝis."


Qingdao

Tamen, la plej granda ŝanĝiĝo kuŝas en la fizionomio de la urbo. Laŭ statistiko, en la pasintaj kvar jaroj, preparante la velŝipadon, oni investis proksimume 20 miliardojn da juanoj de renminbi al la urba konstruado kaj la investoj al kuraca servo, kultura afero kaj trafiko jare kreskis 40%; la konstruado de bazaj instalaĵoj kreis proksimume 100 000 laborpostenojn. Pro tio, la urbo Qingdao, la ĝardenna urbo, tenante plu sian belan naturan pejzaĝon, fariĝas ankoraŭ pli moderna kaj kultureca.

Rajdarto estas unu el la 28 konkursaj branĉoj de la Olimpikoj kaj ankaŭ ununura konkursado plenumata de sportistoj kaj animaloj kune, kaj pro tio ĝi estas ege aprecinda kaj interesa. En la 117-a konferenco de la Internacia Olimpika Komitato okazinta en 2005 en Singapuro, la Internacia Olimpika Komitato, Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj Internacia Rajdarta Federacio atingis komunan konon pri tio, ke Hongkong aranĝu rajdartan konkurson de la Olimpikoj en 2008. Personoj el la internacia sportista rondo opiniis, ke Hongkong, kie okazas tradicie ĉevalkonkurso dum pli ol 100 jaroj, estas ideala konkursejo por la rajdarta konkurso de la Pekinaj Olimpikoj.


Ĉevalkonkursejo de Hongkong

Ĉevalkonkurso estas ege ŝatata de hongkong-anoj. En ĉiu semajnfino okazas tia konkurso kaj ĉiufoje la spektantoj svarmas al la konkursejo. En julio 1997 sin liberiginte de la brita kolonia regado, Hongkong revenis al la patrolando; de tiam pasis dek jaroj. Prezidanto de Hongkong-a Olimpika Komitato sinjoro Huo Zhenting opinias, ke por Hongkong la rajdarta konkurso kadre de la Pekinaj Olimpikoj estas signifoplena ne nur rilate al sporto. Li diris:

"Dank' al la konkurso de rajdarto en Hongkong, hongkong-anoj fortigas sian apartenecon al la patrolando. Oni scias, ke Grekio, pere de sukcesaj Olimpikoj, potencigis sian sportan nivelon kaj ŝtatan forton. Plej gravas, ke la Olimpikoj servas kiel ŝanco stimuli la varman amon de gejunuloj al la lando. Tiel sama estas Hongkong. Se ni sukcese kunfunkciigus la rajdartan konkurson, tio certe donus multe da helpo, kaj pli grave donus pozitivan rolon al la gejunuloj. Kune kun la ĉefurbo de la patrolando okazigi la Olimpikojn tre gravas por aparteneco de hongkong-anoj al la lando."


Ĉevalkonkursejo de Hongkong

La 7-an de julio 2007 la konkursejo kaj trejnaj instalaĵoj por rajdarta programo de la Pekinaj Olimpoj en 2008 finkonstruiĝis kaj ekfunkciis. En prova konkurso de rajdarto por la Pekinaj Olimpikoj, okazinta en aŭgusto, la instalaĵoj de la konkursejo estis ege laŭdataj de rajdistoj el diversaj lokoj de la mondo.

Futbalado estas programo daŭranta plej longe por Olimpikoj. Oni fondis filiajn ludkampojn por la futbalado de la Olimpikoj. Dum Pekinaj Olimpikoj, kelkaj matĉoj de futbalo okazos respektive en Ŝanhajo, Shenyang, Qinhuangdao kaj Tianjin. Kaj pro tio pli da ĉinoj ĝuos la Olimpikojn.

Tiuj urboj ja estas ege entuziasmaj al la matĉoj. Ŝanhajo estas unu el la ĉinaj plej prosperaj kaj ekonomie plej vivipovaj urboj. En ĝi rapide marŝanta al modernigo plene manifestiĝas la ĉina ekonomia miraklo. Ŝanhajo ludas pli kaj pli gravan rolon en la monda ekonomio, siaflanke la mondo ĝin pli kaj pli alte atentas. Ankaŭ en la sporta kampo ĝia rolo pli kaj pli gravas. Tie okazis, okazas kaj okazos internacie ege gravaj konkursoj, ekzemple, tenisa majstra-pokala jarfina finalo, grandpremia monda-ĉampioneca aŭtokonkurso de Formulo 1, virina futbala mondpokalo 2007, monda ĉampioneca naĝ-konkurso 2011, Mondaj Someraj Specialaj Olimpikoj 2007. 9 futbalaj matĉoj kadre de la Pekinaj Olimpikoj okazos en Ŝanhajo. Ŝanhajanoj konvinkiĝas, ke tiuj gravaj konkursoj estas necesaj, ĉar ili spegulas la figuron de Ŝanhajo, eĉ de tago post tago freŝa Ĉinio. Urbestro Han Zheng diris:

"Laŭ mi, Ŝanhajo, malferma internacieca urbo, devas pere de tiuj konkursoj, enkorpigi la novan figuron de la reformado kaj malfermo de nia lando kaj enkorpigi la novan figuron de Ŝanhajo."

Ĉinio energie konstruas la nordan ekonomian centron, la municipon Tianjin, nordorientan ekonomian centron, la urbon Shenyang, kaj la orientan ekstremon de la Granda Muro, la urbon Qinhuangdao. Ankaŭ ili, same kiel Ŝanhajo, entuziasmo-plene preparas la futbalajn matĉojn kadre de la Pekinaj Olimpikoj, ili esperas dediĉi al diverslokaj amikoj de la mondo brilan konkurson kaj ĉarman kulturon en la jaro 2008.

Karaj amikoj, nun ni prezentu al vi du demandojn: 1. Bonvole prezentu ses kunlaborajn urbojn de la Pekinaj Olimpikoj. 2. Kiun konkurson Hongkong aranĝos kadre de la Pekinaj Olimpikoj?

Karaj amikoj, plenan sukceson!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040