china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oni finis olimpikan reformadon de pekina Laborista Sportejo
(GMT+08:00) 2007-11-30 18:36:31

Antaŭ nelonge, oni finis reformadon de pekina Laborista Sportejo, kiu, kiel unu el "dek plej grandaj konstruaĵoj" en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, estas "vaste konata" en la ĉefurbo. Post la delikata reformado, ĝi rehavas antaŭan ĉarmon.

***Heroa tempo***

La 4-an de aprilo de la jaro 1961 inaŭguriĝis la 26-a Monda Tablotenisa Konkurso. Tiama pekina Laborista Sportejo nove konstruita, kiu povas enhavi 15 000 spektantojn, estis plena de homoj. Zhou Enlai, Deng Xiaoping kaj oficistoj de Internacia Tablotenisa Federacio partoprenis en la inaŭguro.

En la sportejo, tiama ĉina legio okupis 3 unuajn lokojn, 4 duajn lokojn kaj 8 triajn lokojn.

***Pri la sportejo***

Pekina Laborista Sportejo estis finkonstruita en la jaro 1961 por okazigi la 26-an Mondan Tablotenisan Konkurson. Post la konkurso, ĝi fariĝis grava loko por okazigi grandajn aktivadojn kaj funkciis kiel internacia sportejo. En ĝi okazis gravaj matĉoj inkluvize de matĉoj tablotenisaj, korbopilkaj kaj flugpilkaj.

***Reformado por Pekinaj Olimpikoj***

Ekde la 26-a de majo, 2006, oni faras reformadon al la sportejo por Pekinaj Olimpikoj. La totala areo por la reformado atingas 41 828 kvadratajn metrojn. Oni reformis ĉefan konstruaĵon de la sportejo kun areo de 40 200 kvadrataj metroj kaj la areo de nove konstruita centro de energio atingis 1 628 kvadratajn metrojn. Laŭ postuloj de Internacia Olimpika Komitato, Internacia Boksa Federacio kaj Pekina Olimpika Organiza Komitato, oni refaris funkci-dividon al la sportejo kaj renovigis la sportejon. Post la reformado, troviĝas ĉefkonkursejo por olimpika boksado kun 12 000 fiksitaj sidlokoj kaj 1 000 provizoraj sidlokoj.

Laŭ konigo de s-ro Liu Bingyu, ĝenerala inĝeniero de reformada projekto de pekina Laborista Sportejo, post la reformado, la sportejo estos uzata por olimpikaj boksaj matĉoj kaj paralimpika ĵudo.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040