china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Finkonstruiĝis sportejo de Pekina Sciencteknika Universitato
(GMT+08:00) 2007-12-10 18:12:54

Antaŭ nelonge oni finkonstruis sportejon de Pekina Sciencteknika Universitato. Nun ni konduku vin alproksimiĝi al la sportejo.

***Muldu sanan medion***

"Sportejo de Pekina Sciencteknika Universitato apartenas ne nur al Pekinaj Olimpikoj, sed ankaŭ al la universitato.", Zhuang Weimin, desegnisto de la sportejo, ĉiam emfazis tion, akceptante interjvuon. Li konigis, ke en la komenco de desegno por la sportejo, li fandis apudan verdecon kun verdiga sistemo de la universitato, celante liveri sanan medion dum la olimpikoj kaj post la olimpikoj.

"Mi laŭeble ŝparis teron kaj kreis verdan medion por havigi pli da verdejo el limigita tero." Li diris.

Li diris ankaŭ, ke utiligante naturan ventumon kaj tegmentan verdigon, oni muldis sanan sportan konstruaĵon per sunbriloj, verdaj arboj kaj vento.

***Sufiĉe utiligu regenereblajn naturajn riĉfontojn***

Sufiĉe utiligante sunbrilojn, pluv-akvon kaj naturan venton, la sportejo lerte solvis problemojn pri akvo kaj elektro. Por malfortigi influon de sunbriloj al la sportejo, oni relative grandigis fermeconkaj nur instalis malmultajn eksterajn fenestrojn, tiamaniere la sportejo multe reduktas energi-konsumon dum someroj.

***Prenu homojn kiel bazon***

Ĉu en desegno ĉu en konstruado, la sportejo ĉiam persistis en principo "prenu homojn kiel bazon", kaj sufiĉe konsideris senbaran desegnon kaj oportunan uzadon por handikapuloj. Tio estas grava enhavo de senbara humanisma desegno, ke oni respektu handikapulojn, donu al ili oportunon en la vivo, kaj laŭeble lasu handikapulajn sportistojn kaj spektantojn ĝui matĉojn kaj diversajn servojn.

S-ro Zhuang Weimin diris, ke baldaŭ pasos dekkelkaj tagoj de la olimpikoj, sed uzo, funkciigo kaj administrado de la universitato al la sportejo estos longtempa. Tial, la sportejo apartenas ne nur al la olimpikoj sed ankaŭ al la universitato. Post Pekinaj Olimpikoj, provizora spekto-podio de la sportejo estos malkonstruita, tiamaniere oni povos okazigi gravajn matĉojn enlandajn kaj internaciajn eĉ diversajn aktivadojn de la universitato.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040