china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finiĝis olimpika reformado de Ĉefurba Sportejo
(GMT+08:00) 2007-12-13 10:09:08

Karaj amikoj, antaŭ nelonge finiĝis olimpika reformado de Ĉefurba Sportejo. Nun ni kondukas vin al la sportejo.

******Ĉefurba Sportejo pasintece estis "sinteza sportejo"******

Ĉefurba Sportejo estis ekkonstruita en la 1-a de junio, 1966 kaj oficiale uzata en oktobro, 1968. Tiama Ĉefurba Sportejo okupis areon je 7 hektaroj kun 18 000 sidlokoj kaj estis la plej granda moderna sportejo en Pekino. En la sportejo troviĝis 1 konkursa halo, 3 ekzercejoj kaj 6 ripozejoj por spektantoj. En la sportejo oni povas funkciigi konkursojn tablotenisajn, volanajn, flugpilkajn, korbopilkajn kaj gimnastikajn. Cetere, konkurseja ligna planko estas movebla kaj retirebla. Oni ankaŭ povas funkciigi surglaciajn sportajn programojn post akvo-frostigo. Oni povas diri, ke Ĉefurba Sportejo estas "sinteza".

******Reformita por Monda Studenta Sportkunveno******

En la jaro 2001, Ĉefurba Sportejo bonvenigis la 21-an Mondan Studentan Sportkunveno. Por bonvenigi la sporton, Ĉefurba Sportejo faris renovigon kaj rekonstruadon al bazaj instalaĵoj laŭ internaciaj kriterioj. Cetere, la sportejo faris kompletan ornamon al sportistaj ripozejoj kaj faris reformadon al ripozejaj instalaĵoj inkluzive de necesejoj, ripozejoj kaj vestejoj. La sportejo faris kompletan reformadon ankaŭ al komunika reto, tiel ke troviĝis informadika konektilo en ĉiu kadro de 5 kvadrataj metroj kaj tio garantiis senbarecon de komunikado. Krome, oni ankaŭ instalis sun-energiajn lampojn, sun-energiajn necesejojn kaj sun-energiajn telefonojn.

******Ĉefurba Sportejo bonvenigos Pekinajn Olimpikojn******

40-jaraĝa Ĉefurba Sportejo okazigis multajn internaciajn konkursojn kaj grandajn aktivadojn en la pasinteco. Ĉi-foja olimpika reformado pliigis vivecon al Ĉefurba Sportejo, multigis 12 loĝiojn por spektantoj ambaŭflanke de konkursejo, instalis du liftojn respektive sur la 2 flankoj ekster la sportejo, kaj plibonigis klimatizilojn kaj elsendajn instalaĵojn por pli bone servi al spektantoj. Ĉefurba Sportejo estos la ĉefa flugpilka konkursejo en Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj tio pliigos brilan paĝon por la historio de la sportejo.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040