china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Trafika servado estos garantiata dum Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2007-12-18 14:26:16

Kun alproksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la trafika cirkonstanco de Pekino fariĝas unu el la plej zorgataj punktoj. En la gazetara konferenco okazinta la 13-an de decembro en la Pekina Olimpika Novaĵ-Centro, vicdirektoro de la Pekina Trafika Administracio s-ro Liu Xiaoming esprimis, ke dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008 la trafiko en Pekino estos garantiata. Pekino daǔre prenos rimedojn por prioritate disvolvi la publikan trafikadon kaj malstreĉi la problemon de strata ŝtopado.

S-ro Liu Jianjun estas ordinara taksi-ŝoforo en Pekino. En sia ĉiutaga vivo li ofte renkontis la fenomenon de strata ŝtopado. Li jam kutimiĝis al tio. Same kiel s-ro Liu, ankaǔ multaj pekinanoj ofte renkontas tian malfacilon. De la lastaj jaroj draste kreskas la nombro de aǔtoj en Pekino. Nun estas jam pli ol 3 milionoj da aǔtoj, tamen en 1997, troviĝis nur miliono. Tio alportis grandegan premon al la trafikado de Pekino.

En la gazetara konferenco okazinta la 13-an de decembro en la Pekina Olimpika Novaĵ-Centro, vicdirektoro de la Pekina Trafika Administracio s-ro Liu Xiaoming konigis, ke Pekino daǔre persistos en la strategio de prioritata disvolvado de la publika trafikado por mildigi la cirkonstancon de strata ŝtopado pro troa trafikado. Li esprimis, ke en la estonteco Pekino pluapaŝe rapidigos la konstruadon de la publik-trafika sistemo. Antaǔ la okazigo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, Pekino funkciigos plurajn trako-liniojn. Li diris:

"En la venonta jaro ni pluapaŝe rapidigos la konstruadon de specialaj vojoj por publikaj busoj kaj tiuj specialaj vojoj formos reton, por ke fundamente konstruiĝu rapida reta sistemo de surteraj publikaj busoj. Samtempe oni faros la laborojn por kunligi la ŝanĝadon de surteraj publikaj busoj kaj aǔtoj, inkluzive de la konstruado de la sistemo de ŝanĝa centro por faciligi la ŝanĝadon inter publikaj busoj kaj metroo kaj inter aǔtoj kaj metroo."

S-ro Liu Xiaoming esprimis ankaǔ, ke por solvi la problemon de neekvilibra uzado de vojoj en tempo de peza trafikado, en la estonteco Pekino plirapidigos disvolvadon de inteligenta trafika sistemo, inkluzive de pilotado de aǔtoj, por altigi la efikecon de trafikado.

Laǔ antaǔkalkulo, dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008, Pekino akceptos interalie 600 mil diverslandajn sportistojn, konkursajn oficistojn kaj spektantojn. Liu Xiaoming esprimis, ke por liveri pli bonajn servojn al sportistoj kaj enlandaj kaj eksteraj turistoj dum la Pekinaj Olimpikoj, Pekino prenos plurajn efikajn rimedojn por garantii la normalan funkciadon de la olimpika trafikado, kaj samtempe, la socia trafikado. Li diris:

"Krom fari necesan reguligon al la funkciada tempo de nunaj publikaj busoj laǔ la tagordo de la konkursoj de la Olimpikoj, ni ankaǔ planas malfermi 34 specialajn olimpikajn liniojn de publikaj busoj. Tiuj linioj funkcios laǔ la progreso de la Pekinaj Olimpikoj kaj liveros necesan servadon."

Liu Xiaoming konigis, ke dum la Pekinaj Olimpikoj, Pekino funkciigos noktajn liniojn de publikaj busoj por formi diurnan publik-trafikan reton. Tiu ĉi reto liveros pli oportunan trafikan servadon ne nur al lokanoj, sed ankaǔ al enlandaj kaj eksteraj turistoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040