china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Restariĝis dua-perioda vendo de pekin-olimpikaj biletoj
(GMT+08:00) 2007-12-27 12:25:55

Antaŭ nelonge, Pekina Olimpika Organiza Komitato faris reguligon al politikoj de dua-perioda vendo de pekin-olimpikaj biletoj. La komitato ankaŭ deklaris refoje akcepti publikan mendon post la 10-a de decembro.

La komitato okazigis gazetaran konferencon en Novaĵa Centro de Pekinaj Olimpikoj kaj publikigis la plej novajn politikojn pri biletoj. Zhu Yan, estro de Bileta Centro de Pekinaj Olimpikoj, faris konigon pri la politikoj:

En la periodo de la 10-a ĝis la 30-a de decembro, la publiko povas skribi kaj prezenti biletajn mendilojn en oficiala bileta retejo de la Pekinaj Olimpikoj (www.tickets.beijing2008.cn) kaj en 1 000 vendaj punktoj de Ĉina Banko difinitaj de Pekina Olimpika Organiza Komitato. Simile al la unua-perioda bileta vendo, la dua-perioda ankoraŭ aplikas jenajn principojn: ĉiuj mendoj de biletoj, sen rigardi tempon de prezento, eniru en la proceduron de loto; oni pagu post konfirmo de biletoj. Post ĉesigo de prezento de bileto-mendo, Bileta Centro faros loton al ĉiuj bileto-mendoj kaj garantios, ke bileto-mendantoj havu justan ŝancon aĉeti biletojn.

Laŭ koncernaj politikoj, oni vendu nur biletojn de sportaj konkursoj en la dua periodo. Por garantii, ke pli da homoj posedu ŝancon, Pekina Olimpika Organiza Komitato alprenis pli rigorajn limigitajn metodojn: ĉiu homo prezentu nur unu mendilon per propra legitimilo; ĉiu mendilo aĉetu nur biletojn de 2-fojaj sportaj konkursoj; oni petu aĉeton de maksimume 4 biletoj por ĉiu sporta konkurso.

Prezentante mendilon, oni ne bezonas pagi. Post finlotado, Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigos rezulton kaj komisios, ke Ĉina Banko deprenu sumon. Oni povas informiĝi pri rezulto de lotado kaj deprenita sumo.

Bileto venditaj en la antaŭaj 2 periodoj estos finpresitaj en julio de la jaro 2008 kaj oni distribuos biletojn al vendaj punktoj de Ĉina Banko. Tiam oni prenos sukcese menditajn biletojn en tiuj vendaj punktoj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040