china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finkonstruiĝis monde unua tablotenisa stadiono
(GMT+08:00) 2008-01-03 16:24:14

Karaj amikoj, antaŭ nelonge finkonstruiĝis Sportohalo de Pekina Universitato, la monde unua tablotenisa stadiono en la olimpika historio.

*********

Tabloteniso estas ne fremda por multaj homoj.

En la 18-a de aprilo, 1972, en Blanka Domo, tiama usona prezidento Richard Nixon faris intervidiĝon kun alvizitanta ĉina tablotenisa teamo. Vizito de usona tablotenisa teamo al Ĉinio sekvis la viziton de ĉina tablotenisa teamo al Usono. Usono donis al ĉinaj gastoj historie plej altnorman regalon: en Blanka Domo la usona prezidento Richard Nixon intervidiĝis kun ĉiuj ĉinaj teamanoj; la ĉina teamo laŭinvite faris konkursojn en la ĉefstabejo de UN; en la usona popolo ondis "varmiĝo pri Ĉinio" kaj "tablotenisa varmiĝo". "Tablotenisa diplomatio" atingis zeniton.

*********

Ĝis la jaro 1988, tabloteniso, kiel oficiala programo, unuafoje aperis en konkursejo de 24-aj Seulaj Olimpikoj en Korea Respubliko.

Ĝis nun, kvankam sinsekve okazis 5 olimpikaj tablotenisaj konkursoj, tamen ne nur la Seulaj Olimpikoj, sed ankaŭ aliaj 4 olimpikoj aranĝis tablotenisajn konkursojn kune kun aliaj konkursoj en la sama konkursejo.

*********

Nuntempe finkonstruiĝis Sportohalo de Pekina Universitato, speciala tablotenisa stadiono por Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008. Tio estas ne nur la unua tablotenisa stadiono en la olimpika historio, sed ankaŭ la monde unua. Post la Pekinaj Olimpikoj, Sportohalo de Pekina Universitato estos sinteza sportohalo, en kiu oni povas funkciigi konkursojn tablotenisajn, manopilkajn, korbopilkajn, volanajn, flugpilkajn, endomajn piedpilkajn kaj gimnastikajn kaj koncernan profesian trejnadon. Ankaŭ studentoj povas havi sporto-lecionojn, kunvenojn kaj artajn prezentojn en la sportohalo.

En aŭgusto de la jaro 2008, Sportohalo de Pekina Universitato bonvenigos olimpikajn tablotenisajn konkursojn. Tiam certe refoje ondos "varmiĝo de Ĉinio" kaj "tablotenisa varmiĝo".

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040