china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina Olimpika Organiza Komitato fondos provizoran novaĵ-agentejon
(GMT+08:00) 2008-01-10 11:46:22

(s-ro Gao Changli)

La 19-an de decembro, Gao Changli, vicestro de Amaskomunikilo- Funkciiga Departemento sub Pekina Olimpika Organiza Komitato, ĉeestis al la 4-a "Ĉina Amaskomunikilo-Ekonomia Jarkunveno". Li esprimis en la jarkunveno, ke kvankam leviĝas diversaj novaj amaskomunikiloj kun interreto kiel reprezentanto, tamen en la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, tradiciaj amaskomunikiloj ankoraŭ okupos la ĉefan lokon.

Laŭ konigo, la jarkunveno, kies ĉeftemo estas "novaj amaskomunikiloj: konkuro, kunlaboro kaj kunvenko", diskutis pri merkataj ŝancoj de novaj amaskomunikiloj, profitaj modeloj de novaj amaskomunikiloj, kaj kunfandigo de novaj amaskomunikiloj kaj tradiciaj amaskomunikiloj. Parolojn faris gvidantoj kaj specialistoj de ĉinaj Ministerio pri Eduko, Ministerio pri Kulturo, Ŝtata Administracio pri Radio, Filmado kaj Televido, Singapura Amaskomunikila Grupo kaj Komunika Universitato de Ĉinio.

S-ro Gao Changli montris en parolo, ke dum la Pekinaj Olimpikoj pli ol 20 000 raportistoj faros intervjuojn en Ĉinio sed novaj amaskomunikiloj okupos malgrandajn proporciojn. Li diris: "Internacia Olimpika Komitato donis intervjuan permeson al nur kelkaj retstacioj, subskribis interkonsentojn kun iuj amaskomunikiloj, kaj donis nov-amaskomunikilajn raporto-rajtojn al tiuj amaskomunikiloj. Ekzemple usona NBC gajnis raporto-rajtojn en la Pekinaj Olimpikoj kaj, laŭ koncerna interkonsento, ankaŭ posedas nov-amaskomunikilajn raporto-rajtojn. La komitato donis la rajtojn ankaŭ al Ĉina Centra Televid-Stacio."

Krome, Pekina Olimpika Organiza Komitato fondos "provizoran novaĵ-agentejon" por novaĵa servo. S-ro Gao Changli diris: "La 'novaĵ-agentejo' angle publikigos koncernajn informojn pri ĉiuj stadionoj kaj aktivadoj dum la Pekinaj Olimpikoj en finaparato; ĉiuj amaskomunikiloj povas legi koncernajn materialojn en komputila terminalo kaj riĉigi propran raporton."

Laŭ konigo, "Ĉina Amaskomunikilo-Ekonomia Jarkunveno" estas iniciatita kaj prezidita de Amaskomunikilo-Administra Instituto sub Komunika Universitato de Ĉinio. La antaŭa nomo estis "Ĉina Forumo pri Amaskomunikila Administrado kaj Kapitala Merkato" kaj oni alinomis ĝin kiel "Ĉinan Amaskomuniko-Ekonomian Jarkunvenon" en la jaro 2006.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040