china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Chen Lili—monda ĉampiono de akvoskiado (foto)
(GMT+08:00) 2008-01-10 15:18:36

Oktobre de 2007, informiĝinte pri sia kandidatiĝo por torĉa portanto de Pekinaj Olimpikoj, Chen Lili, sportistino el la ĉina akvoskiada teamo, restis en plena surpriziĝo. Ŝi diris: "Mi neniam tuŝis la olimpikan torĉon nek scias kiom pezas la torĉo. Decembre ŝi okupiĝis pri trejniĝo en lernejo de akva sporto en la provinco Sichuan.

Akceptante intervjuon, ŝi diris, ke en la unua duono de 2007 ŝi partoprenis multajn konkursojn, tial nun ŝi devas bone sin prepari por la olimpikoj. Ŝi naskiĝis en Ŝanhajo, 1987, kaj aliĝis al ŝanhaja akvoskiada teamo en la aĝo de 12 jaroj. En 2002 ŝi venis al la lernejo de akva sporto en Xichang, provinco Sichuan. Xichang troviĝas ĉe la sudokcidenta landlimo kun mezkvanta altitudo de pli ol 1 500 metroj. Tie la klimato tre taŭgas por sporta trejnado. Unu jaron poste ŝi komencis sin ekzerci per 'superhoma flugo", la plej malfacile plenumebla movo en akvoskiado.

Tiu ĉi movo postulas, ke sportisto, tirata de motorboato, devas alten salti sur dekliva tabulo ĝis 2 metroj per ĉiuhora rapideco de 55 kilometroj kaj fari du 360-gradajn korpturnojn en la aero.

Pro sia diligenta ekzercado Chen Lili gajnis la unuan ormedalon en Mondpokala Akvoskiado, okazinta oktobre, 2004, en Singapuro, tio estas la unua fojo, ke ĉina sportisto ĉampioniĝis en monda akvoskiado. Unu jaron poste ŝi ĉampioniĝis en Monda Sportkunveno.

Malsame ol lokaj teamanoj, Chen Lili tre malofte renkontiĝas kun siaj gepatroj, tio estas iom kruela por tre juna ŝi. Ŝi diris: "Mi ne sentas lacecon, ĉar mi okupiĝas pri preferata sporto. Mi multe ĝojos, se tiu ĉi sporto estos konata de pli multaj homoj. Ni faras prezentadon en diversaj lokoj, ĉar la ricevita pago povas ŝtopi breĉon de monrimedoj subtenantaj la trejnadon, kaj estas pli grave, ke spektantoj povu koni la ĉarmon de akva sporto."

Ŝi diris al raportistoj, ke akvoskiado ne apartenas al olimpikaj sportoj, tamen sportistece ĝi restas tutegala al aliaj. Tiu ĉi sporto estas tre populara en Usono kaj eŭropaj landoj. Se ŝi estos elektata kiel olimpika torĉportanto, ŝi certe utiligos la ŝancon por diskonigi tiun ĉi belan sporton. Ŝi diris, ke la kandidatiĝo por olimpika torĉportanto stimulas ŝin, kaj pro tio ŝi sin ekzercos pli diligente.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040