china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika revigliĝo post 2-a Mondmilito (foto)
(GMT+08:00) 2008-01-14 16:05:07

Post la 2-a Mondmilito rekonstruado estis la ĉefa tasko por landoj, suferintaj de la milito, tamen oni ne forgesis olimpikojn, kiuj prokrastiĝis dum la milito. En la jaro 1948 la olimpika flago refoje hisiĝis. La 14-aj olimpikoj okazis en Londono.

La Londonaj Olimpikoj okazis de la 29-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto. Antaŭ tio olimpikoj jam dufoje prokrastiĝis pro la milito, kiu alportis al la mondo detruan katastrofon. Sennombraj homoj mortis kaj kelkdek milionoj da homoj rifuĝis al diversaj lokoj. Same kiel ordinaraj homoj ankaŭ multaj steluloj kaj sportistoj plene suferis de la tragedio kaj iuj eĉ pereis.

Antaŭ finiĝo de la 2-a Mondmilito partizanoj de la olimpika movado decidis revigligi olimpikojn. Aŭguste de 1945 en Londono okazis kunveno de plenuma komisiono de Internacia Olimpika Komitato por diskuti pri la olimpika estonteco. Tiam multaj landoj kaj urboj okupiĝis pri rekonstruado, kaj pro tio oni ne interesiĝis pri okazigo de olimpikoj. Sed Brita Olimpika Komitato sin anoncis, ke Londono volas gastigi la 14-ajn olimpikojn. En la jaro 1946 la Internacia Olimpika Komitato decidis doni al Londono la rajton okazigi la olimpikojn.

Multaj montris pesimismon al la Londonaj Olimpikoj, opiniante, ke la olimpikoj okazigataj tuj post la katastrofa milito ne estos kompletecaj. Sed la brita popolo donis al tiu ĉi dubo plej bonan respondon per sia praktiko. La Brita Olimpika Komitato faris grandan klopodon. Ĝi ellaboris televidajn filmojn kaj afiŝojn por propagandi la olimpikojn. Pro manko de monrimedoj, la Londona Olimpika Organiza Komitato plene utiligis malnovajn sportejojn kaj konkursejojn anstataŭ konstrui luksajn instalaĵojn kaj aranĝis loĝadon de sportistoj en armeaj kazernoj, lernejoj kaj eĉ hejmoj de londonanoj.

Ankaŭ sportistaj delegacioj de diversaj landoj kaj regionoj esprimis komprenon kaj simpation al la organiza komitato en granda malfacilo. Pro manko de nutraĵoj multaj delegacioj decidis kunporti manĝaĵojn al Londono, kaj iuj eĉ donacis manĝaĵojn al Londono dum la olimpika preparado. Ekzemple, iuj landoj ŝipe transportis al Londono grenojn rezervitajn por la 2-a Mondmilito.

Pro kuna klopodo de la brita popolo kaj pacamaj homoj, Londono bone plenumis diversajn preparojn por la olimpikoj en malpli ol 2 jaroj per malfacile kredebla rapido. Julie de 1948 la 14-aj olimpikoj sukcese inaŭguriĝis en Londono。

La olimpikoj, okazigitaj unuafoje post la milito, multe ŝanĝiĝis. Pro tio, ke multaj landoj sendependiĝis el kolonia regado post la milito, 14 landoj kaj regionoj, inkluzive de Birmo, Venezuelo, Libano kaj Pakistano, unuafoje sendis delegacion al la olimpikoj.

Pli ol 4 000 sportistoj el 59 landoj kaj regionoj partoprenis la olimpikojn. Estas menciinde, ke inter la partoprenantoj estis 385 virinoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040