china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Atinga kaj Forira Centro liveros oportunan kaj rapidan servon de flughavenoj al hoteloj
(GMT+08:00) 2008-01-17 16:29:45
Antaŭ nelonge, s-ro Gao Fei, estro de Atinga kaj Forira Centro sub Pekina Olimpika Organiza Komitato, konigis al amaskomunikiloj la centron kaj ĝian funkciigon.

Parolante pri la centro, li resumis ĝian karakterizon per la epitetoj "juna" kaj "malgranda". "Juna": la centro estas fondita en la 14-a de junio de 2007, la plej nove fondita departemento sub Pekina Olimpika Organiza Komitato. "Malgranda": nuntempe la centro havas nur 21 laborantojn. Eĉ dum Pekinaj Olimpikoj, ĝi havos nur 30 laborantojn kaj 80 volontulojn.

La centro liveros servon de flughavenoj al hoteloj kaj gravaj kriterioj por taksi la servon estas oportuneco kaj rapideco.

Laŭ pasintaj statistikoj, 100 000 homfojojn superis atinga kaj forira servo al 5-specaj klientoj inkluzive de Internacia Olimpika Komitato, ŝtataj kaj regionaj olimpikaj komitatoj, internaciaj sportaj federacioj, registritaj amaskomunikiloj kaj sponsoroj. Estas ne facile liveri oportunan kaj rapidan servon al tiel granda nombro da klientoj. Tial, Gao Fei kaj lia grupo pene konsideras kontraŭrimedojn.

Unu el kontraŭrimedoj estas tio, ke oni anticipu iujn formalaĵojn farendajn en flughavenoj al olimpikaj vilaĝoj kaj tiamaniere altigu efikecon de ellandiĝo. La kontraŭrimedo permesas, ke pakaĵa transporto kaj koncernaj formalaĵoj estu farataj en olimpikaj vilaĝoj, tamen kontrolo ankoraŭ estu en flughavenoj.

En januaro de 2008, la centro komencas kolekti informojn pri atingo kaj foriro de diversspecaj klientoj. La informoj inkludas enlandiĝan tempon, ellandiĝan tempon, nombron kaj normon de pakaĵoj. Pasinta sperto montras, ke ju pli akurataj estas informoj, des pli alta estas efikeco. Informo-kolektado pri atingo kaj foiro de landaj kaj regionaj olimpikaj komitatoj estos malfacila. Influate de multaj necertaj faktoroj, informoj pri atingo kaj foriro de landaj kaj regionaj olimpikaj komitatoj ofte havas relative malaltan akuratecon.

S-ro Gao Fei opinias, ke trakto kontraŭ abruptaj aferoj estas la plej granda defio. Tial, li kaj liaj kolegoj ellaboras koncernajn projektojn. Post la Pekinaj Olimpikoj, la atinga kaj forira servo kun reguligitaj klaŭzoj estos uzata ankaŭ por Pekinaj Paralimpikoj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040