china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dek elstaraj sportistoj de 2007 (foto)
(GMT+08:00) 2008-01-18 14:46:30

Decembre de 2007 ĉina Xinhua-Novaĵ-Agentejo elektis 10 plej elstarajn ĉinajn sportistojn de la jaro 2007. Ĉina atleto Liu Xiang, kiu atingis grandan ŝlemon, okupis la unuan lokon.

1, Liu Xiang: Aŭguste en Monda Atletika Ĉampionado en japana urbo Osako li gajnis oran medalon de la hurdokurado per la rezulto de 12,95 sekundoj. Li, la unua atleto de hurdokurado en la mondo, kreis mondan rekordon kaj gajnis oran medalon el olimpikoj kaj monda ĉampionado.

2, Yang Wei: Oktobre en la Monda Gimnastika Ĉampionado li refoje gajnis oran medalon de la vira kompletludo. En la pasintaj jaroj li gajnis entute 8 mondajn ĉampionecojn. Li estas elektita ankaŭ kiel unu el dek plej eminentaj ĉinaj junuloj de la jaro 2007.

3, Shen Xue/Zhao Hongbo: Marte tiu ĉi ĉina paro gajnis oran medalon de la duopa sketado en la Monda Ĉampionado per la rezulto de 203,5 poentoj. Ili jam tri-foje kroniĝis en monda konkurso. Post la Monda Ĉampionado ili deklaris adiaŭi la sportistan vivon.

4, Zhu Qinan: Novembre en Ĉina Urba Sportkunveno 23-jara li gajnis ĉampionecon de la 10-metra aerfusilo-pafado kaj rompis la ĉinan rekordon, pli altan ol la monda, per la rezulto de 703,7 poentoj.

5, Guo Jingjing: Marte en Monda Naĝado ŝi gajnis orajn medalojn de la virina 3-metra tabulo kaj duopa plonĝo. Ŝi estas plonĝistino, kiu gajnis plej multajn ormedalojn en la mondo.

6, Zhang Guozheng: Septembre 33-jara li gajnis oran medalon de la vira 69-kilograma kategorio en Monda Pezlevado post longa silento ekde la kroniĝo en Atenaj Olimpikoj.

7, Zhu Lin: Aŭguste 23-jara ŝi unuafoje partoprenis Mondan Volanan Ĉampionadon en Indonezio kaj gajnis oramedalon de la virina solludo. Ŝi gajnis ĉampionecon ankaŭ en Malajzia Supera Serio-Konkurso.

8, Zou Shiming: Oktobre en Monda Boksado li refoje gajnis oran medalon de la vira 48-kilograma kategorio venkinte 5 rivalojn per granda supereco kaj kiel la sola ricevis honoron de la plej elstara boksisto.

9, Wu Peng: Marte 20-jara li gajnis arĝentan medalon de la vira 200-metra papili-naĝado en la Monda Ĉampionado per la rezulto de 1 minuto kaj 55,13 sekundoj.

10, Guo Yue, Maje en Zagrebo ŝi gajnis oran medalon de la virina solludo unuafoje el Monda Tablotenisa Ĉampionado kaj ankaŭ akiris oran medalon de la miksa duopa ludo. Krome, ŝi ricevis 4 orajn medalojn respektive el sola ludo kaj duopa ludo en internacia profesia turneo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040