china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Konstruado de qingdao-a olimpika stadiono estas funkciigita per merkato
(GMT+08:00) 2008-01-22 16:36:18

(Taga panoramo de la centro)

Antaŭ nelonge raportisto informiĝis el Qingdao-a Olimpika Velŝipa kaj Veltabula Komitato, ke kapitalo je 3,28 miliardoj da juanoj de renminbi, bezonata por konstruado de olimpika stadiono de la urbo Qingdao, estas havigita per funkciigo de merkato kaj ne okupas la urban financon.

Qingdao-a olimpika velŝipa centro okupas areon je 45 hektaroj. Inter ili, stadiona tereno okupas 30 hektarojn kaj la nestadiona, 15 hektarojn. Ĉiuj necesaj instalaĵoj por olimpikaj velŝipaj kaj veltabulaj matĉoj, inkluzive de olimpika filia vilaĝo, sportista centro, administra centro, amaskomunikila centro, loĝistika centro kaj aliaj akcesoraj instalaĵoj, situas en la stadiona sfero. Laŭ alia konigo, konstruado de qingdao-a olimpika velŝipa centro konsistas el ter-area projekto kaj akvo-area projekto kun totala investo je 3,28 miliardoj da juanoj de renminbi. Inter ili, 1,78 miliardo da juanoj estas por malkonstrui kaj transloki nordmaran boato-fabrikon kaj 1,5 miliardo da juanoj estas por investi projektojn.

(Nokta panoramo de la centro)

Oni jam faris investon je 2,8 miliardoj da juanoj de renminbi. Finkonstruiĝis akvo-area projekto kaj ankaŭ ter-area projekto, escepte de ornamo de olimpika filia vilaĝo. La olimpika velŝipa centro komplete kontentigas postulojn en 2-fojaj velŝipaj konkursoj kaj estas renomita monde unuagrada olimpika velŝipa stadiono.

Laŭ konigo, la urbo Qingdao gajnis evidentan efikon en kapitalo-kolekto por konstruado de olimpika stadiono. La konstruado de olimpika stadiono akcelis disvolvon de apuda regiono. Oni kolektis kapitalon je 1,6 miliardo da juanoj per merkata funkciigo de projekto de dom-bienaj propraĵoj kaj la sumo estas por solvi translokadon de nordmara boato-fabriko. La alia preskaŭ 1,7 miliardo da juanoj estos havigita per postkonkursa utiligo de la olimpika stadiono. La olimpika velŝipa centro ne estos postlasita post la Pekinaj Olimpikoj. La registaro de la urbo Qingdao planas disvolvi la centron kiel 5-A-nivelan vizitindejon. Cetere, Qingdao, kiel "ĉefurbo de velŝipo", ne nur okazigos olimpikajn velŝipajn konkursojn, sed ankaŭ estos bona loko por disvolvi velŝipan sporton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040