china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj plonĝistoj gajnis 8 orajn medalojn en Hispanio (foto)
(GMT+08:00) 2008-01-23 14:48:30

La 21-an de januaro en Hispanio finiĝis grandpremia plonĝkonkurso de Internacia Federacio de Amatora Naĝado. La ĉina teamo, konsistanta el olimpikaj ĉampionoj Hu Jia, Peng Bo, kaj junaj sportistoj, gajnis ĉiujn ormedalojn el entute 8 konkursobjektoj de la konkurso. En la lasta tago de la konkurso ĉina sportisto Hu Jia gajnis ĉampionecon de la vira 10-metra platformo.

Pro la manko de pluraj eminentaj sportistoj en la vira plonĝado de 10-metra platformo, la finalo okazis kvazaŭ inter du ĉinaj sportistoj Hu Jia kaj Yang Liguang. Fine pli sperta Hu Jia gajnis la ĉampionecon per la rezulto de 540,75 poentoj, kaj Yang Liguang okupis la 2-an lokon per 506,55 poentoj.

Tiutage okazis ankaŭ finalo de la virina duopa plonĝado de 3-metra salttabulo. La ĉina duo Li Ting/Zhao Qinxin gajnis la ĉampionecon per la rezulto de 296,4 poentoj, superante je malpli ol 4 poentoj la ukrainan duon, kiu okupis la 2-an lokon.

La ĉina teamo gajnis ankaŭ ĉiujn ormedalojn el aliaj 6 finaloj, okazintaj pli frue. Yang Liguang/Zhao Hao gajnis ĉampionecon de la vira duopa planĝado de la 10-metra platformo per la rezulto de 460,68 poentoj, britaj kaj germanaj sportistoj okupis respektive la 2-an kaj 3-an lokojn.

Guo Jingjing kaj Wu Minxia, plej elstaraj ĉinaj plonĝistinoj en la virina 3-metra salttabulo, ne partoprenis la konkurson, tamen alia ĉina sportistino He Zi, gajninto de la ĉampioneco en la lasta jaro, bone regis finalon de tiu ĉi objekto. Ŝi gajnis la oran medalon per la rezulto de 371,4 poentoj.

En la finalo de la virina 10-metra platformo ĉinaj sportistinoj Kang Li kaj Wang Hao okupis respektive la 1-an kaj 2-an lokojn. En la antaŭaj 4 plonĝoj de la finalo ili jam tre multe superis aliajn rivalojn.

Juna duo Kang Li/Wang Hao gajnis ĉampionecon de la virina duopa plonĝado de la 10-metra platformo per la rezulto de 352,56 poentoj, britaj kaj kanadaj sportistinoj okupis respektive la 2-an kaj 3-an lokojn.

Zhang Xinhua gajnis ĉampionecon de la vira 3-metra salttabulo per 511,3 poentoj, dum alia ĉina sportisto Peng Bo, olimpika ĉampiono, okupis la 3-an lokon pro misoj en la antaŭaj 2 plonĝoj. Luo Yutong/Zhang Xinhua gajnis ĉampionecon de la vira duopa plonĝado de 3-metra salttabulo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040