china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina virina futbala teamo plenforte preparas por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-02-13 16:35:02

(Dokumenta Foto)

Karaj amikoj, antaŭ nelonge Ĉina Futbala Asocio invitis s-inon Elisabeth Loisel kiel ĉeftrejniston de ĉina ŝtata virina futbala teamo.

Kvankam 44-jaraĝa Elisabeth Loise aspektas iomete serioza, tamen ŝi estas vivecplena. Oni diris, ke troviĝas nur futbalo en la vivo de Elisabeth Loisel. Ŝi estis trejnisto de franca virina futbala teamo 10 jarojn kaj servis kiel lekciisto de Internacia Futbala Federacio. Sed kion novan ŝi alportis al la ĉina teamo?

En decembro de la jaro 2007, ŝi gvidis la ĉinan teamon fari trejnadon en Kantono, ĉina suda urbo. Tio estas la dua-perioda trejnado post ŝia ĉeftrejnistiĝo. Dum la trejnado, la ĉina teamo havis 2 matĉojn kontraŭ la novzelanda teamo kaj gajnis venkon respektive je 1:0 kaj 4:0.

Laŭ la du matĉoj, reformado de Elisabeth Loisel al la ĉina teamo gajnis fundamentan efikon. Teamanoj iom post iom akceptis ŝin kaj spertis ŝanĝiĝon alportitan de la nova ĉeftrejnisto. Parolante pri Elisabeth Loisel, teamano Han Duan diris:

(sono 1-a)

"Ŝi estas ege rigora dum trejnado. Ni bezonas pli multe kutimiĝi al la nova trejnisto kaj ankaŭ ŝi bezonas pli multe koni nin. Mi opinias, ke ĉi-foja trejnado estas ege sukcesa. Ni ĉiuj aktive nin dediĉis en trejnado kaj gajnis venkon de la 2 matĉoj. Tio estas signifo-plena."

Elisabeth Loisel certe estas ĝoja, ke la teamo trejnata de ŝi gajnis venkon en la 2 matĉoj. Sed ŝi klare scias, ke tio estas nur komenco de la trejnado al la ĉina teamo. Oportune de la trejnado kaj matĉoj, ŝi lasas al teamanoj akcepti ŝian pensfadenon:

(sono 2-a)

"Mi diris antaŭe, ke la du internaciaj matĉoj celas pli bone esplori montriĝon de teamanoj en grandaj matĉoj kaj vidi, ĉu mia batalarto povas esti plenumata en matĉoj. Laŭ la du matĉoj, teamanoj bone faris." John Herdman, ĉeftrejnisto de nov-zelanda virina futbala teamo, opiniis, ke la ĉina teamo havas grandan ŝanĝiĝon. Elisabeth Loisel injektis pli avangardan batalarton al la ĉina teamo. Li diris:

(sono 3-a)

"Elisabeth Loisel evidente alportis novan batalarton. Nuntempe la ĉina teamo pli multe faras atakon per surtera kunlaboro ol en la pasinteco. Ĉinaj teamanoj eble bezonas tempon por kutimiĝi al nova batalarto de Elisabeth Loisel. El malproksimeco, tio estas absolute utila por la ĉina teamo. Ĉinaj futbalaj fanoj devas danki pro la nova batalarto."

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040