china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina paro de arta sketado (foto)
(GMT+08:00) 2008-02-15 14:57:57

La 11-a Tutlanda Vintra Sportkunveno finiĝis la 28-an de januaro en la norda urbo Qiqihaer. En arta sketado, la paro Pang Qing/Tong Jian, gajninto de ora medalo en monda ĉampionado, gajnis oran medalon de kurta programo kaj arĝentan medalon de libera programo. Por ili la du medaloj estas signifoplenaj.

En la monda ĉampionado, 2006, Pang Qing/Tong Jian gajnis la unuan ormedalon el monda ĉampionado en sia profesia vivo, superinte alian ĉinan paron Zhang Dan/Zhang Hao, kiu gajnis arĝentan medalon en la Vintraj Olimpikoj, 2006. Ĝenerale oni opinias, ke estas nature, ke tiu ĉi paro gajnu oran medalon en la Tutlanda Vintra Sportkunveno, sed fakte ili faris grandan penon por la sukceso.

Post ilia sukseco en la monda ĉampionado bonŝanco ne akompanis ilin plu, sed akcidentoj ilin trafis. Septembre de 2006, Pang Qing suferis nefriton, kaj jarfine en Pekino ili trafis trafikan akcidenton. Vundo restigis al Pang Qing longan cikatron sur la frunto. Akcidentoj grave ĝenis sisteman trejniĝon kaj planon pri matĉoj. En 2007 en la Monda Vintra Sportkunveno de Studentoj kaj Azia Vintra Sportkunveno ili maltrafis ĉampionecon pro malbona ludo. La saman jaron en la tutlanda artsketado ili sinsekve faris misludon, kaj post la matĉo Pang Qing larmis pro la malsukceso.

Ĉi-foje la paro fine retrovis la pasintan senton. En la kurta programo ili perfekte prezentis sian koregrafion, kaj pro tio ili gajnis la oran medalon. Post la matĉo Tong Jian diris: "Ni multe ĝojas, ĉar ni fine revenis al normala stato post longa stagno."

Venkinte la akcidentojn kaj malsukcesojn ili havas trankvilan animstaton. Parolante pri malĝojaj tagoj ili montris neniun plendon. Ili opiniis, ke la malfacila travivaĵo helpis al ili senĉese progresi. Pang Qing diris: "Laŭ mi, tiu ĉi travivaĵo estas granda paŝo en nia kreskado, ĉar ni fine venkis malfacilojn, kaj tiurilate la malfaciloj estas utilaj al ni."

Tiu povas okupi pintan lokon en iu fako, kiu certe posedas ion eksterordinaran kaj timas nenion penigan. Post eksiĝo de la ĉina artsketista kondukanto Shen Xue/Zhao Hongbo, Pang Qing/Tong Jian kompreneble devas porti pli da devoj. Ili devas klopodi kune kun la alia ĉina paro Zhang Dan/Zhang Hao por atingi pli bonan rezulton kaj progresigi junajn sportistojn. Tong Jian diris: "Laŭ aĝo kaj sperto ni portas taskojn, kaj ni esperas, ke junaj sportistoj rapide progresos kaj akcelos progreson de la ĉina teamo."

Pang Qing/Tong Jian neniam ricevis olimpikan medalon, tial la paro jam entreprenis la preparon por la Vintraj Olimpikoj, okazontaj post du jaroj en Vankuvero.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040