china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina virina futbalteamo sin provis en Orient-azia Ĉampionado (foto)
(GMT+08:00) 2008-02-25 15:04:16

Februare en ĉinaj okcidentaj urboj Chongqing kaj Yongchuan okazis la 2-a Orient-azia Virina Futbala Ĉampionado, al kiu ĉeestis 4 plej fortaj teamoj de la orient-azia regiono: la japana, sudkorea, korea kaj ĉina.

La 18-an de februaro en la unua matĉo de la ĉampionado la ĉina teamo venkis la sudkorean per 3 kontraŭ 2. La ĉina teamo bone regis la matĉon, tamen ili forglitis nemalmultajn okazojn goli, kaj pro tio ili ne povis pli multe goli. Sinjorino Elisabeth Loisel, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, en Francio, sentis kontenton pro la rezulto. Ŝi diris: "Niaj avanuloj vere forglitis okazojn, tamen tion kaŭzis ne pro ilia neglekto. Nia trejnado iras en kelkaj stadioj, komence en defendado, sekve en kunagado inter arieruloj kaj mezkampaj ludistoj kaj fine en ŝotado. Antaŭ la Pekinaj Olimpikoj ni laŭpaŝe plenumos tiujn ĉi stadiojn, tial mi esperas, ke ĉiuj el diversaj rondoj de la socio liveros al niaj teamanoj bonajn cirkonstancojn por trankvila trejniĝo kaj kuraĝigos ilin. Mi multe fidas niajn teamanojn kaj ankaŭ la trejnistan skipon."

Oktobre de 2007 Elisabeth Loisel enoficiĝis kiel ĉeftrejnisto de la ĉina teamo. Ŝi promesis, ke ŝi helpos al la ĉina teamo gajni la kupran medalon en la Pekinaj Olimpikoj. En la pasintaj kelkaj monatoj oni dubis pri ŝia trejno. Ekzemple, ŝi ofte ŝanĝis la nombron de avanuloj kaj poziciojn de mezkampaj ludistoj en matĉo. Multaj ne povis kompreni tion. Elisabeth Loisel klarigis, ke la metodo celas, ke la teamo sin akomodu al malsamaj taktikoj kaj altigu la kapablon en defendo. Ŝi diris: "Mi esperas, ke niaj teamanoj havos pli da ŝancoj por akomodiĝi al pli da taktikoj, kaj ni devas esti sufiĉe paciencaj pri misoj en la akordigo kaj sinkronigo inter teamanoj. Mi rimarkis en la trejnado la problemon pri kvalito de atako kaj pasmovo; restas malpli ol 6 monatoj antaŭ la olimpikoj, tial mi esperas, ke ni intensigos la trejnadon pri la defendo."

Elisabeth Loisel kelkfoje provis la teamon per malsamaj formacioj kaj taktikoj en la Orient-azia Ĉampionado. Zhang Na, mezkampa ludisto de la ĉina teamo, diris, ke ŝi klopodos sin akomodi al novaj ŝanĝiĝoj kaj tutforte subtenos la ĉeftrejniston.

En la jaro 1996 la ĉina teamo atingis subĉampionecon en olimpikoj, tio estas la plej bona rezulto de la ĉina teamo en olimpikoj. En la lastaj jaroj la teamo tre malofte atingis bonan rezulton en diversaj konkursoj. Sed Elisabeth Loisel konvinkiĝis, ke la ĉina teamo atingos bonan rezulton en la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi diris: "Mi volas emfazi, ke en la tuta mondo virina futbalado rapide disvolviĝas, kaj ĉiuj teamoj senĉese klopodas por plua progreso. Ĉiuj teamoj, kiuj enviciĝis inter la vico de 15 plej fortaj teamoj de la mondo, probable venkos unu la alian inter si, tio multe utilas al disvolvo de la virina futbalado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040