china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Akva Kubo, bone taksata en provado (foto)
(GMT+08:00) 2008-02-25 19:27:31

La Pekinaj Olimpikoj okazos en aŭgusto. Por provi la konkursejojn, ekzameni la preparadon kaj hardi laborgrupojn, de la lasta julio ĝis la inaŭguro de la Olimpikoj, Ĉinio aranĝas serion da provkonkursoj "Bonan fortunon al Pekino". Interalie, finiĝis la 24-an de februaro la mondpokala plonĝa konkurso, la grava konsistiga parto de la provado. Dum la Pekinaj Olimpikoj, en Akva Kubo okazos konkursoj de plonĝo, naĝado kaj sinkrona naĝado.

Dum la konkurso, plenuma prezidanto de la Federacio de Internaciaj Naĝaj Asocioj Cornel Marculescu faris esploradon pri funkciado de la konkursoj en Akva Kubo. Oficisto pri tekniko de la federacio sinjoro Eldon Godfrey diris intervjuate:

"Ĝi estas ege bela, plej ĉarma konstruaĵo en la mondo kaj estas fierinda por ni. Ĝi taŭgas al konkurso."

Samtempe kun tio, ankaŭ grandaj amaskomunikiloj en la mondo donas al ĝi sufiĉan atenton. Por liveri bonan laboran medion al diverslokaj raportistoj, la Novaĵ-Centro de Akva Kubo rigore distingas la laborejon de ĉiu amaskomunikilo por ke la raportistoj ne estu influataj en laborado, krome, trejnitaj volontuloj liveras diversajn informojn al raportistoj. En la centro ankaŭ estas lokoj por interfluo kaj ripozo de raportistoj. Sinjoro Nick Mulvenney el Britio diris:

"Ni bezonas rapidan informan servon; pri tio ili bone faris. Okaze de la Olimpikoj, tre multaj raportistoj alvenos, tio estos tre malfacila laboro. Ilia helpo mildigos la raportistojn en la laboro. La volontuloj estas tre amikaj kaj helpemaj. Ilia helpo ja estas tre utila por ni. Ili ĉiam rapide kaj akurate donis al ni novajn informojn. Estas tre bone."

Sinjoro Nick Mulvenney opinias, ke per provado oni celas trovi problemojn. Laŭ li, la temperaturo en Akva Kubo estas iom tro alta. Pekino nun sin trovas en vintro, tamen la Olimpikoj okazos en somero. Pro tio oni devas pluapaŝe perfektigi regadon super temperaturo.

En la plonĝa konkurso partoprenis multe da diverslandaj eminentaj sportistoj, pro tio la spektantoj estis ege entuziasmaj kaj la konkursejo estis plenplene okupita. La organizantoj pri funkciado de la konkursejo Akva Kubo kaj pri konkursado konkeris malfacilon, diversaj fakoj intime kunlaboris inter si por garantii glatan konkursadon en ĉiuj ĉeneroj.

Resumante la funkciadon de la konkursado, estro pri funkciado de la Nacia Naĝ-Centro sinjoro Shang Heshun diris: "Kiel fundamenta konkurseja grupo ni plenumis serion da laboroj pri provado de konkursoj. La laboranta grupo estas ekzercita en la konkursado kaj nia kapablo por organizi grandiozan konkursadon altiĝis. Oni estas ege entuziasma pri la Akva Kubo kaj aĉeti bileton malfacilis; tamen nia grupo estas tre sobra. Ni diligente laboris en ordo. Ni klopodas por gajni ĉampionecon de teama konkurso kaj disvolvi sintezan efikon."

Proksimiĝas la Pekinaj Olimpikoj, provadoj daŭros plu kaj la konkursejoj sinsekve funkcios unu post alia. Pekino per aktiva sinteno, renkontas ĉiun provon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040