china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj sportistoj aktive preparas por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-02-26 09:00:59

(S-ro Cun Dalin)

Por gajni bonan atingon en Pekinaj Olimpikoj, ĉinaj sportistoj entuziasme sin dediĉas en trejnado. Nun bonvole legu detalan raporton.

Ĝis nun, 514 ĉinaj sportistoj gajnis kvalifikon por partopreni en Pekinaj Olimpikoj. S-ro Cui Dalin, vicestro de Ĝenerala Administracio pri Sporto de Ĉinio, diris, ke ĉinaj sportistoj plue klopodos por gajni kvalifikon en iuj programoj.

(sono 1-a)

"550 ĝis 570 el niaj sportistoj partoprenos en Pekinaj Olimpikoj, la plej multaj de Ĉinio en la plej multaj programoj en la olimpika historio."

Koncernaj profesiaj personuloj faris ege atenteman prognozon pri perspektivo de ĉinaj sportistoj en la Pekinaj Olimpikoj. S-ro Cui Dalin opiniis, ke dum la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina delegacio ankoraŭ alfrontos seriozajn defiojn por gajni bonan atingon. Laŭ lia opinio, antaŭeco de plejparto de ĉinaj avantaĝaj programoj estas ne evidenta kaj iom post iom atakata de alilandaj sportistoj. Cetere, partoprenante la olimpikojn en la patrujo, ĉinaj sportistoj eble havos pli grandan premon. Tio pliigas malfacilecon por ĉinaj sportistoj gajni orajn medalojn.

Iuj amaskomunikiloj prognozis, ke en Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, la ĉina delegacio okupos la unuan lokon anstataŭ la usona delegacio en la nombro de oraj medaloj. Pri tio, s-ro Cui Dalin diris, ke en mondaj gravaj konkursoj de la lastaj 3 jaroj, Usono, Rusio kaj aliaj landoj montris fortegajn efektivajn fortojn en iuj avantaĝaj programoj. Estas malfacile venki tiujn tradicie fortajn landojn en la Pekinaj Olimpikoj.

(S-ro Yang Wei)

Por trakti defiojn, ĉinaj sportistoj nuntempe aktive faras preparadon. Akceptante intervjuon, Yang Wei, ĉina gimnastika teamano kaj olimpika ĉampiono, klare esprimis, ke gajni olimpikajn orajn medalojn estas venontjara celo de la ĉina gimnastika teamo. La ĉina gimnastika teamo rapidigas trejnadon kaj klopodas por perfektigi ĉiujn movojn.

(sono 2-a)

"Tio estas grava, kiel oni pleje altigu proprajn efektivajn fortojn kaj prezentu en la venontjaraj konkursoj."

En la procezo de preparo por la Pekinaj Olimpikoj, Ĉinio ankaŭ dungis multajn alilandajn trejnistojn por altigi nivelon de ĉinaj sportistoj. S-ro Cui Dalin konigis:

(sono 3-a)

"Ĉina sporto estas ne ferma sed ĉiam klopodas por fandiĝi kun la monda sporta familio. En la procezo de preparo por la Pekinaj Olimpikoj, ni dungis dekojn da alilandaj trejnistoj en 21 programoj. Tiuj alilandaj trejnistoj alportis al ni novajn konceptojn kaj administrajn metodojn. Aldone de kunlaboro de ĉinaj trejnistoj, ili altigis nivelon de ĉinaj sportistoj kaj gajnis pli bonan efikon. Ni serĉas interfluon de sporta kulturo inter la oriento kaj la okcidento, kunfandas la orientan sportan kulturon kaj la okcidentan, kaj akcelas altigon de sporta nivelo de Ĉinio eĉ de la mondo."

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040